Press "Enter" to skip to content

SKEJ - Slovenská esperantská mládež Posts

TER 2015

Dum la semajnfino ekde la 22a ĝis la 24a de majo okazis en slovaka urbo Modra-Harmónia la Tutslovakia Esperanto Renkontiĝo (TER). Ĝi estis organizita de la nova estraro de SKEJ, kaj ni fieras pri la sukceso kiun ĝi havis. Venis 39 homoj el 8 landoj! Partoprenis ankaŭ tute nova membro de SKEJ, Janka Kováčiková, kies travivaĵon vi povas legi en la sekva artikolo.

Leave a Comment

Jen nia IJF!

Por tiuj kiuj ne konas ĝin, IJF estas mallongigo por la Internacia Junulara festivalo, kiu okazas ĉiujare en Italio dum Pasko. Por multaj ĝi estas la unua okazo en la jaro por viziti Esperantujon, ripozi duonsemestre, enĉerpi printempajn fortojn kaj por slovakinoj ĝi estas ankaŭ ŝanco kaŝiĝi de teruraj naciaj kutimoj en la sekura kulturdiversa mondo de Esperantujo. Ĉi-jare tri slovakoj eĉ havis la eblecon partopreni senpage danke al IJFonduso, interŝanĝe je helpado dum la festivalo.

Leave a Comment

SKEJ vekiĝas!

La kvaran februaran semajnfinon la oficejo de E@I en Partizánske eksplodis! Ekblovis vento de ĉiuj mondoflankoj kaj ĝi alblovis 22 junajn Esperanto-esperojn. “Vento blovas al ĉiuj tiuj kiuj amas Esperanton same kiel ni” per tiu ĉi frazo ni komencis renkontiĝon plenan je ridoj, amuziĝo kaj bonaj manĝoj, kompletigita per taŭga kvanto de seriozeco dum la elektado de la nova estraro kaj planado de sekvaj mojosaj Esperanto-renkontoĝoj.

Leave a Comment

Ĉu festeme kaj novjare? JES!

Al vervaj ĉiampartoprenantoj de Esperantaj renkontiĝoj ne necesas klarigi kio estas JES, al vi mi prefere klarigos 😛 Plennome Junulara E-Semajno estas ĉiujara novjara mezeŭropa aranĝo, almenaŭ laŭ enciklopedioj. Laŭ partoprenantoj ĝi estas semajno de freneza amuzo kaj internacia amikumado kaj junumado. Tiun ĉi fojon ĝi okazis en Pollanda urbeto Szczawno-Zdrój ekde 28.12 ĝis 4.1. kaj partoprenis ĝin nekredeble multaj slovakiaj esperantistoj – de entute 185 homoj de 24 landoj estis 17 de Slovakio (3-a plej multnombra grupo!).

Leave a Comment