Press "Enter" to skip to content

TER 2015

Kun minimuma vortprovizo, sed forta volo mi, kiel nova membro de SKEJ, venis al TER. Mi helpis dum la preparado de la akceptejo, do mi havis la eblecon vidi ĉiujn jam ĉe la alveno. Plejmulto de la homoj jam konis unu la aliajn de la antaŭaj renkontiĝoj kaj entuziasme salutis unu la alian. Mi ankaŭ aliĝis, kaj eĉ ricevis bonvenigan brakumon.

La programo komenciĝis per kelkaj paralelaj eroj, mi partoprenis la kurson de (ne)bakado. Estis bonege komenci malpeze en grupo, kiu estis aktiva Esperanto-parolanta generacio ankoraŭ dum la antaŭa reĝimo. Ili ĉion pacience klarigis kaj ankaŭ priesploris, kiu mi fakte etsas. Agrable surprizis min, kiam mi dum la vespermanĝo eksciis, ke plejparto elektis vegetarajn manĝojn (poste jam malpli ŝokis min, ke ekzistas ankaŭ pria gazeto). Sekvis interkonatiĝado, kie mi jam publike agnoskis, ke oni ne povos kun mi babili en Esperanto, sed samtempe mi estis surprizita, kiom multe mi malgraŭ tio povis kompreni de iliaj rakontoj. La vingustumado kaj gustumado de aliaj dolĉaj kaj salaj bongustaĵoj de la bufedo estis tiom sukcesa, ke ĝi daŭris ĝis malfruaj, aŭ eble pli bone fruaj, horoj. Sabato temis pri Štúr, ni ne nur aŭdis bonegan prelegon pri lia vivo kaj laboro, sed ankaŭ havis la eblecon viziti lian muzeon en Modra. Post posttagmeza ripozado sekvis pentrado sur grandan tukon, sur kiu fine eblis trovi peceton de laboro de ĉiu el ni. Spektado de germana filmo subtekstigita en Esperanto malfermis la vesperan programon. Sekve la diskuto malrapide transiris al diskejo je la sonoj de la kanto The Final Countdown. Ĝis tiu vespero mi tute ne sciis, kiom multaj kantoj ekzistas en Esperanto, kaj ke eĉ eblas danci je ili, nek ke La bamba en tiu ĉi mondo estas fama fenomeno. Oni diris al mi, ke se mi travivos tion, mi travivos ĉiujn maltipaĵojn en Esperantujo. Kaj mi travivis, kaj dancis ĝis mateno. Dimanĉe oni priparolis esperantajn grupojn kaj projektojn. Estis bonege ekscii, kiom da aferoj en Slovakio okazas pri instruado de la lingvoj, ankaŭ danke al eksterlandanoj.

Kutime por mi, kiel introvertulo, similaj eventoj estas defio. Sed Esperantujo estas iel malsama. Mi sentis min nekutime bone kaj kontente. Do, eble ĝis revido dum SES… 🙂

Jana Kováčiková

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *