Press "Enter" to skip to content

Kiel donaci?

Ekzistas kelkaj manieroj:

  • bankokonto SKEJ (SK84 8330 0000 0020 0148 3971, Fio banka): ĝiri la monon el via bankokonto al la bankokonto de SKEJ estas la plej simpla maniero. Kiel variebla simbolo skribu „100“ – tiel ni scios, ke tiu ĉi mono estas por la difinitaj celoj menciitaj supre. En la mesaĝo por adresulo vi povas enskribi vian nomon, por ke ni sciu, kiu donacis la monon.
  • en kontantaĵo dum esperanta aranĝo: Vi povas donaci ankaŭ dum iu esperanta aranĝo, en kiu partoprenos iu el la estroj de SKEF aŭ SKEJ, al kiuj vi povas transdoni la sumon.
  • tra la konto de SKEJ en UEA (skej-o): Se vi havas konton ĉe UEA, vi povas donaci monon ĉe la konto de SKEJ: „skej-o“.

Ĉiujn donacintojn ni publikigos (ankaŭ anonime se vi bezonus) en Esperantisto Slovaka kaj en la retpaĝo www.esperanto.sk kaj ni publike dankos al ili.