Press "Enter" to skip to content

Alvoko por ricevi stipendion por partopreni la 75-an Internacian Junularan Kongreson

Ĉu vi ŝatus malmultekoste partopreni la plej mojosan junularan aranĝon de la jaro? Partoprenu IJK-n en Liptovský Hrádok, Slovakio inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto per la IJK-fonduso.

Kion ni proponas?

  • 100 eŭran subtenon por partopreni la aranĝon.
  • Amikiĝi kaj praktiki esperanton kun pli ol 200 junuloj el diversaj landoj.

Kiaj estas kondiĉoj?

  1. Esti membro de SKEJ
  2. Preti helpi kun etaj taskoj dum la aranĝo
  3. Skribi raporton/artikolon pri viaj spertoj post la IJK

Ne nepras, sed estas avantaĝo:

  • Se vi parolas Esperanton
  • Se vi estas studento kaj/aŭ havas malfacilaĵon financi vian partoprenon
  • Se vi jam iel aktivis en la esperanta movado

Pliajn detalojn pri la kongreso, la programo, ktp vi trovas ĉe la retpaĝo: ijk2019.tejo.org.

Se vi interesiĝas, sendu vian kandidatiĝon kun motivletero al la retadreso  skej(ĉe)esperanto(punkto)sk ĝis la 26-a de junio. La rezulton vi ricevos ĝis la 30-a de junio.

 

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *