Press "Enter" to skip to content

Organizi IJKn: la ĝusta afero por fari.

Ĉi-numere la Movada Rubriko invitis la organizintan teamon de la lasta IJK por raporti pri siaj spertoj rilate al organizado de tiu evento. Kia estis la sperto? Kion rakontindan ili havas por diri al ni? Jen teksto kiu montras la etoson malantaũ la kulisoj de organizado de tiu grava evento:

La IJK estas certe la plej grava evento de la junulara E-movado, kaj gastigi ĝin estas grava mejloŝtono, sed ankaŭ granda respondeco por la lando, kie ĝi okazas. Malofte, en la sama jaro, pli ol unu lando pretas alfronti tiun ĉi defion, sed por organizi la ĉi-jaran kongreson, la aktivuloj de SKEJ devis konkurenci kontraŭ valora kaj batalema nederlanda teamo, kaj konvinki la TEJO-estraron, ke venis la momento por la unua slovaka IJK en la historio. Jen montriĝis, jam en la kandidatiĝa fazo, unu el la plej gravaj ingrediencoj de bona evento: homoj, kiu vere deziras organizi ĝin.

El persona flanko, estante nek slovaka (kvankam mi ja loĝas en Slovakio), nek juna (kvankam ankoraŭ ofte mi taksas min tia), des pli mi ne sentis apartan “devon” partopreni en la organizado de tiu ĉi IJK. Tamen, estis kvazaŭ voĉo ene de mi, kiu diris, ke tio estis la ĝusta afero por fari.

Mi fidis miajn kunteamanojn, ĉar plejparton de ili mi longe konas, kaj plurfoje havis okazon konstati ilian sindediĉon kaj pozitivan grupan spiriton. Jen, laŭ mi, dua ingredienco de la sukceso de tiu ĉi kongreso: teamo de fidindaj homoj, kiuj en la pasintaj jaroj havis jam plurajn okazojn por spertiĝi kune en la organizado de eventoj, kaj kiujn ligis ne nur devo aŭ hazardo, sed ankaŭ amikeco kaj plezuro kunlabori.

La loko elektita por la evento estis la urbeto Liptovsky Hradok, en la regiono Liptovo, en la norda parto de Slovakio. Liptovo estas montara regiono, tre aprezata de turistoj, ne nur pro la belaj naturaj pejzaĵoj, sed ankaŭ pro ĝia granda nombro da termalaj fontoj kaj banejoj, pro ĝiaj
imponaj grotoj, kaj pro ĝiaj bongustaj fromaĝoj. La LKK dufoje dum la jaro kunsidis en la regiono mem, tiel ni ankaŭ povis konatiĝi anticipe kun la loko, kaj ĝui ĝin antaŭ la “esperantista invado”. Aliflanke, la partoprenintoj de la IJK havis plurajn okazojn konatiĝi kun la beleco de la cirkaŭaĵoj kaj la lokajn kulturon kaj historion, danke al la tre riĉa ekskursa programo, tre profesie organizita de “panjo Jana” kaj gvidata kun la kunlaboro de nelacigeblaj helpantoj. Neniu perdiĝis, vundiĝis, aŭ estis atakita de la ursoj (kvankam iuj memstaraj ekskursantoj asertas esti vidintaj ilin!), kaj je la reveno de la busoj ĉiuj ŝajnis lacaj sed kontentaj.

Tiuj, kiuj restis en la kongresejo, povis elekti inter diversaj aktivaĵoj. Mi ĉefe okupiĝis pri la tema programo, kaj helpis al Paulina, kiu kunordigis la tutan programon. Mi povas diri, ke tio estis tre laboriga kaj malfacila tasko, sed fine mi pensas ke ni bone elturniĝis, malgraŭ kelkaj neplanitaj fuŝetoj. Ĉi-jare ni decidis publikigi alvokon por kontribuontoj kaj formularon por sendi programproponojn, kun sufiĉe frua limdato. Mi pensas, ke tio estis bona ideo kaj ripetinda, kvankam homoj bezonas iom da tempo por alkutimiĝi al nova sistemo, kaj ĉi jare ni ankoraŭ devis fari multajn esceptojn.

La ĉeftemo de la kongreso estis “Kontraŭ Antaŭjuĝoj”, kaj ni traktis ĝin en pluraj prelegoj, trejnadoj kaj aliaj kunvenoj. Ni provis esti “kuraĝaj” je la elekto de la programeroj, kaj ne timi tuŝi tiklajn kaj pridebatatajn temojn, kiel pedofilion, nuklean energion, antaŭjuĝojn ene de la GLAT-komunumo, ktp. Ni ankaŭ organizis panelan diskuton, en kiu kelkaj aktivaj esperantistoj prezentis siajn projektojn kaj diskutis kun la publiko pri kion faras aŭ povas fari Esperantujo por malkonstrui antaŭjuĝojn. “Kontraŭ antaŭjuĝoj” estas temo, kiu tuŝas la esperantismon en ĝia profunda esenco. Esperantujo, jam ekde ĝia plej frua historio, celas esti loko en kiu “homoj kun homoj” renkontiĝas, interkonatiĝas, lernas unu de la alia, preter la naciaj limoj kaj dividoj. Hodiaŭ novaj naciismoj kaj novaj dividoj aperas, kaj Esperantujo, pro sia bunteco, daŭre estas senkompare fruktodona medio por dialogo kaj lernado el diverseco.

Mia plej granda bedaŭro pri la IJK estas, ke mi ne havis sufiĉe da tempo kaj energio por sperti ĝin el vidpunkto de partoprenanto. Mi tre ŝatintus ĉeesti pli da prelegoj, noktumi pli longe en drinkejo aŭ gufujo, babiladi kun la malnovaj amikoj, kaj konatiĝi kun pli da novaj homoj. Tamen, mi fojfoje ankaŭ sukcesis ripozi de la organizado, kaj kion mi spertis tiam estis kvalita kongreso, interesaj programeroj, gaja etoso. Mi kore esperas, ke tio spegulas la sperton de ĉiuj partoprenintoj. Mi ĉefe memoras unu momenton, la vesperon kiam okazis la pikniko kaj subĉiela koncerto de Noa kaj Marti kaj mi, alveninte iom malfrue al la loko, haltis por rigardi tiun scenon: la sunsubiron, la homojn trankvile sidantajn sur la herbejo, tiujn ludantajn malpli proksime, tiujn dancantajn subsceneje. Estis tiom bona etoso, ke mi preskaŭ kortuŝiĝis. Mi forgesis pri la streĉo, pri la etaj miskomprenoj, pri la frustriĝo, kiu nepre aperas se oni strebas al perfekteco. Ĉio estis, kiel devas esti… eĉ ne pluvis! Kaj mi sentis, ke tiu voĉo pravis, organizi IJKn estis la ĝusta afero por fari.

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *