Prezidanto: Žeňa Belková
Mi studis matematikon kaj poste ŝanĝis miajn studojn al kognaj sciencoj (la plej bona decido en mia vivo 🙂). Krome mi finstudis programon Nexteria Leadership Academy kaj laboras en eta komputila kompanio. Plejparton de mia libertempo mi dediĉas al mia ĉarma poneo kaj MO Plusko. Plusko estas neprofitcela organizo kiu provas per edukado per spertoj evoluigi kapablojn kaj konsciiĝon de junuloj.
Esperantujo por mi signifas ekkonadon de novaj homoj kaj kulturoj, sencohavan pasigadon de mia libertempo kaj trapasadon de miaj propraj limoj kune kun la ŝtataj. Ĝuste tial mi volas pligrandigi kaj plibonigi la komunumon, aktuale kiel prezidanto de SKEJ. Miaj plej ŝatataj SKEJ-aktivaĵoj estas planado de renkontiĝoj kaj festoj, diskutoj pri diversaj temoj kaj laboro ene de diversplena teamo.
Vic-prezidanto: Paulína Jalakšová
La ĉefa parto de mia vivo (aparte de Esperanto) estas miaj studoj de financoj ĉe la Universitato de Ekonomio en Prago. Kompreneble mi pasigas multe da tempo en Slovakio. Krom kalkuli monon, mi ankaŭ ĝuas artajn aferojn kiel desegnado, skribado, aŭ sufiĉe amatora dancado. Mi nun provas lerni iomete svingumi. Mi ankaŭ ŝatas lerni lingvojn, sed miaj lastaj provoj lerni ion temporalmente malsukcesis (krom Esperanto).
Mi kaj Esperanto estas bonaj amikoj ekde la somero 2015, kiam mi partoprenis Someran Esperanton studadon. Aferoj iris tre rapide ekde tiam. Mi iĝis vicprezidantino de SKEJ, prezidantino de ĈEJ, membro de TEJO, kiun mi reprezentis, ekzemple, en la Eŭropa Junulara Forumo. Esperanto donis al mi ŝancon multon lerni, viziti malsamajn landojn, renkonti interesajn homojn kaj multe pli. Mi antaŭĝojas kion ĝi alportos en estonteco.
Financoj: Tomáš Stano
Merkatiko kaj komunikado: Janka Štecová
Mia unua vera esperanta renkotiĝo estis en Kijevo 2011 kie mi tuj enamiĝis en Esperantujon. Mi neniam volis esti parto de estraro sed pro mojoseco de la antaŭa SKEJ estraro kiu decidis rekandidatiĝi, mi ŝanĝis mian opinion.
Mi ĉiam ŝatis sciencojn, do en universitato mi decidis studi mikrobiologion. Ene de la SKEJ membraro mi estas konata kiel bakterioŝatanto 🙂 Kiel membro de la estraro mi, kompreneble, ŝatas umi kun miaj kunestraranoj, sed krome mi ŝatas ankaŭ ekkoni novajn lokojn, legi librojn, danci kaj kvizumi.
Delegito de SKEJ en Slovakia Junulara Konsilio: Veronika Mihaldová
Mi estas studentino de ekonomia teorio en la Karola Universitato en Prago kien mi unue ekkonis esperantajn junularajn aktivulojn. Dank´ al ili mi decidis lerni esperanton kaj iomete aktivigi en la Slovakia Esperantista Junularo (SKEJ). Kiam mi ricevis proponon partopreni la Ĝeneralan Asembleon de la Slovakia Junulara Konsilio (Rada mládeže Slovenska – RmS) kiel SKEJ delegito, mi ne hezitis kaj akceptis tiun ĉi interesan oferton. Post la evento mi ekentuziasmiĝis pri ĝi kaj proponis sin por esti ĉefrespondeculo pri la SKEJ agado en RmS, ĉar mi sciis ke la organizo serĉadis iun taŭgan personon por tiu ĉi rolo.
Estontece mi ŝatus ke nia komunikado pliboniĝu kaj ke ni aktive partoprenu iliajn trejnadojn. Ni jam ricevis vere interesajn proponojn de la Slovakia Junulara Konsilio, ekzemple aliron al iliaj retpaĝoj, proponon sinprezenti per videoj kaj intervuojn kaj ankaŭ helpon kun merkatiko de nia organizo. Ni ankaŭ ŝatus ĉi jare kandidatiĝi kiel plenrajta membro de ĝi, pro tio mi strebos gvidi ke SKEJ sekvos ĉiujn kondiĉojn.
Mi nuntempe loĝas en Prago, sed ofte vojaĝas Slovakien kaj ĝuste pro la malbonaj kondiĉoj kiujn la junulojn havas en la lando, mi ŝatus esti parto de la voĉo kiu esperas plibonigoj. Alie mi ŝatas danci (kaj mi ankaŭ longe duonprofesie dancis), lerni ligvojn, vojaĝi, ekkoni novajn homojn kaj legi librojn.