Press "Enter" to skip to content

Estis estraranoj…

Tiu ĉi sekcio ankoraŭ ne estas plenfarita kaj profiloj de estintaj estraranoj estos laŭgrade aldonitaj. 🙂

 

 

Léon Kamenický (Schnelldorfer)

Estrarano pri projektoj kaj eksteraj rilatoj 2016-2018

Vicprezidanto 2015-2016


“…

 

 

Jozef Klimo

Estrarano 2016-2017

 

kiuestaskiu zuzka

Zuzana Kožuchová

Prezidantino 2015-2016

Vicprezidantino 2012-2014

Estrarano 2010 -2012


“Mia longjara estraraneco en SKEJ trairis plurajn fazojn, de ordinara estrarano, tra vicprezidanto, ĝis la prezidanto, kaj mi devas agnoski, ke estis bonegaj jaroj plenaj je sencohava laboro, kaj do belega etapo de mia vivo. Mi kunlaboris kun mojosaj inspiraj homoj kaj lernis plejparton de ĉio utila, kion mi hodiaŭ kapablas, ĉu pri teamgvidado, ĉu pri organizado de renkontiĝoj, aŭ pri multo alia. Ĉefe lastaj 2 jaroj estis tre fruktodonaj kaj SKEJ kreskis kaj floris dum ili, dank’ al la laboro de la tuta estraro. Oni povus diri, ke mia ĉeesto en la estraro estis ŝlosila ĉe la formado de mia nuntempa. Mi kaj certe estas sperto, kiun mi rekomendus al ĉiu juna membro de SKEJ.”

 

Michaela Fabianová

Estrarano 2015

Michal Hospodár

Prezidanto 2014ing-fotka-na-stranku


“Mi prezidantiĝis en SKEJ mallonge post membriĝo en ĉi tiu organizo kaj ekkonis ĝin deene. Mia laboro por SKEJ estis por mi persona pleniĝo, spaco por ekkoni mojosajn homojn kaj propagadon de Esperanto. Kiel prezidanto mi subskribis eblon organizi programojn Erasmus+ kunlabore de organizo E@I. Mi ankaŭ gvidis diskuton pri akcepto de nova dissendolisto ĉe Gugl-Grupoj.”


Michal Matúšov

Prezidanto 2012 – 2014

Estrarano  2008 -2012


Kiam mi ekaktivis en la Esperanta movado, SKEJ apartenis al la unuaj organizoj, kien mi eniris. Dum mia unua renkontiĝo, en 2008, min la membroj eĉ elektis en la estraron kaj 4 jarojn poste kiel prezidanton. Kvankam tio estis tempoj de perzistado kaj dentogrincado, tamen ankaŭ plenaj je juneca feliĉo kaj entuziasmo, kunlaboro pri projektoj por subteni niajn komunajn celojn kaj interesaj kaj inspiraj homoj. Ekde mia foriro de la estraro ŝanĝiĝis multaj aferoj kaj mi vidas, ke la nuntempa SKEJ (Januaro 2017) kaptis fortan venton en velojn, do nia tiama klopodado por vivteni kaj evoluigi SKEJ-n estis sencohava.


Peter Novotníček

Estrarano 2010-2014

 

Magdaléna Korábová

Estrarano 2010-2014

 

Katarína Nosková

Prezidantino 2008-2012

Estrararino 2006-2008

 

paulinka-na-stranku

Paulína Kožuchová

Vicprezidantino 2008-2010


“Dank’ al tio ke mi estis en la estraro de SKEJ, mi ekaktivis en TEJO: unue mi reprezentis SKEJ en la komitato de TEJO, kaj poste mi estis elektita en ĝian estraron kiel ĝenerala sekretario. Do mi ĉiam estis pli aktiva en la internacia nivelo ol en Slovakujo.”

 

Juraj Procházka

Estrarano 2006-2010

 

Martin Minich

Estrarano 2004-2008

 

Rastislav Šarišský

Vicprezidanto 2006-2008

Estrarano 2004-2006

 

Viliam Búr

Vicprezidanto 2004-2006

 

dscf4464

Peter Baláž

Prezidanto 2004-2008


“Mi sincere ĝojas esti fondinto de SKEJ – kaj des pli, kiam videblas la fruktoj de tiu decido. Mi estis bonŝanca havi ĉirkaŭ mi simile entuziasmajn kaj samtempe frenezajn homojn, kun kiuj ni provis doni bazon al la organizo. Ne ĉio estis facila nek senproblema, same niaj atendoj foje estis pli optimismaj ol la realo :). Tamen mi ĝojas esti unu “briko en la muro” de la slovaka (kaj samtempe tutmonda) junulara Esperanto-komunumo kaj movado. Ĉar kiel jam multaj komprenis, kaj esperaeble eĉ pli multaj komprenos estonte – Esperanto estas multe pli ol nur lingvo!”