Press "Enter" to skip to content

Subtenu nin

Esperanto estas internacia lingvo kaj tiel ĝi ne povas havi naturan subtenon de propra nacio aŭ lando, denaskuloj, eduksistemo, ministerio de kulturo kaj amaskomunikiloj. Esperanto estas dependa de la laboro de volontuloj kaj kontribuoj de ni ĉiuj. Por ke ĝi povu daŭre evolui, disvastiĝadi kaj iam iĝi la „dua lingvon por ĉiuj“, oni devas fari multon da laboro por tio.

Esperanta agado en Slovakio estas dependa de volonta laboro de individuoj kaj neprofitcelaj organizoj. Tiuj ĉi homoj laboras senpage kaj dediĉas al la laboro por Esperanto sian tempon, forton kaj monon. Dank´ al ili en Slovakio okazas kursoj de esperanto, diversaj kultur-edukaj aranĝoj aŭ informado. Pro tio ni kore bonvenigas ĉiun helpon – financan aŭ per organizado de aranĝoj, tradukado kaj distribuado de informmaterialoj, kaj informado de homoj pri Esperanto.

La fonto de enspezoj de SKEJ estas ĉefe membraj kotizoj, donacoj, subvencioj kaj diversaj subtenoj. Nia havaĵo povas esti uzita por atingi la celojn de SKEJ kaj por sekurigo de propra aktivado. Por administrado de la havaĵo estas respondeca la prezidanto de SKEJ aŭ alia persono komisiita de la estraro.

Dank´ al viaj kontribuoj ni povas pagi ekz. printadon de informiloj, aliĝkotizojn al foiregoj, lingvaj kaj kulturaj festivaloj, parte elspezojn por organizado de kursoj, kvizoj kaj aliaj aranĝoj celitaj al junularo.