Press "Enter" to skip to content

Membriĝu!

Ĉiu fizika persono aĝanta 15 jarojn aŭ pli, konsentanta kun la statuto, povas iĝi regula membro de SKEJ. La membreco estiĝas tage de la enskribo en la membroliston, tenatan far la estraro. La nova membro estas enskribota paginte la membrokotizon.

Fizika persono aĝanta malpli ol 15 jarojn povas iĝi infana membro de SKEJ. La infanaj membroj ne havas voĉdonrajton ĉe la asembleo. Tage de aĝiĝo je 15 jaroj la infana membro aŭtomate iĝas regula membro de SKEJ.

La membreco en SKEJ malestiĝas per:

  • memvola decido de la membro anoncita al la estraro;
  • nepagado de la membrokotizo dum pli ol unu jaro;
  • malmembrigo;
  • forpaso de la membro;
  • malfondiĝo de SKEJ.

La regula membro rajtas:

  • partopreni la asembleon, paroli kaj voĉdoni ĉe la asembleo;
  • elekti kaj esti elektata en la organojn de SKEJ;
  • esti informata pri la planoj kaj agado de SKEJ.

La regula membro devas:

  • respekti la statuton de SKEJ;
  • pagi la jaran membrokotizon.

Se la membro agas malkongrue al celoj kaj planoj de SKEJ aŭ damaĝas al ĝia reputacio, la estraro povas ŝlin malmembrigi. La membro povas apelacii kontraŭ la malmembrigo al la asembleo.

Tutjara mebrokotizo estas por infana membro, studento, senokupulo aŭ handikapulo 5€. Aliaj pagas 10€ jare. Por ĉiujn, kiuj aliĝos al SKEJ unuan fojon, validas 60% rabaton (infana membro, studento, senokupulo aŭ handikapulo pagas 2€, aliaj pagas 4€) Pagi oni povas per ĉeko aŭ banko al konto en Fio banko SK84 8330 0000 0020 0148 3971, aŭ persone ĉe asembleo.

Se vi volas membriĝi, plenigu nian retan aliĝilon (rekomendas 9 el 10 SKEJanoj!). Alternative vi povas sendi plinigitan paperan aliĝilon (.doc | .pdf).