Press "Enter" to skip to content

Unuhora salajro por Esperanto

Multaj el vi certe volonte helpus al Esperanto en Slovakio, sed mankas al vi la tempo aŭ eblo. Pro tio la estraroj de SKEF kaj SKEJ lanĉis la projekton „Unuhora salajro por Esperanto“ kaj ili proponas al vi: Donacu al Esperanto ĉiumonate la sumon de via unuhora salajro (la sumo memkompreneble povas esti eĉ pli alta ol via unuhora salajro).

Unuhora salajro ne estas tiel alta sumo, ke ĝi manku en via monujo. Se ni sukcesos kolekti tiun ĉi sumon de multe da homoj, nia laboro por Esperanto pliboniĝos. Via financa donaco helpos al niaj organizoj daŭrigi en sia laboro, komenci novajn projektojn kaj informi pri ni en la ĉirkaŭaĵo kaj en la tuta mondo.

La mono estos uzata ekzemple por:

  • funkciado de esperanta arkivo en Plevník
  • kreado de informiloj pri Esperanto
  • kreado de novaj esperantaj verkoj