Press "Enter" to skip to content

Kiel helpi?

Ĉi tie vi povas trovi kelkajn manierojn, kiel vi povus helpi al ni alimaniere ol finance:

  • Informu homojn en via ĉirkaŭĵo pri Esperanto, aliĝu al diskutoj en diversaj forumoj, sociaj retoj aŭ sub la artikoloj pri lingva politiko. Pli juna generacio en Slovakio plejparte ne scias pri ekzisto de Esperanto kaj pli maljunaj homoj jam pensas, ke Esperanto en Slovakio ne plu estas uzata. Multaj el ili ankoraŭ scias pri Esperanto, ĉar ili lernis ĝin, kiam ili estis nur infanoj, kaj kelkaj el ili ankoraŭ scipovas ĝin.
  • Partoprenu esperantan aranĝon – vi povas partopreni ankaŭ tiam, kiam vi ne regas Esperanton. Vizitu ekz. Tutslovakan esperantan renkontiĝon (TER), klubajn renkontiĝojn, amuzan SES-on (Somera Esperanto-studado) aŭ aliajn turismajn renkontiĝojn.
  • Membriĝu en SKEJ. SKEJ-anoj estas regule informitaj pri la Esperanto-agado ĉe ni kaj ankaŭ en la mondo, ili havas rabaton por renkontiĝoj oragnizitaj de SKEJ kaj ili povas agadi kaj aprtopreni diversajn projejktojn de SKEJ.
  • Helpu kun la tradukado de informiloj.
  • Helpu kun la disdonado de informiloj – ekz. en via biblioteko, en lernejoj kaj universitatoj en via urbo, en informaj centroj, ktp.
  • Informu pri nia agado ĉe via retpaĝo.
  • Se vi havas bonajn sciojn pri Esperanto aŭ se vi havas rektajn spertojn, provu fari prelegon pri ĝi, ekz. en via klasĉambro. Instrusitoj ŝatas se studentoj havas propran iniciativon. Se vi devas skribi hejmtaskon, seminarian aŭ studfinan verkon por la temo „Lingva politiko en EU“, „Lingva demokracio“, ktp., menciu Esperanton. En Slovakio multe da studentoj jam kreis similajn verkojn.
  • Skribu kaj evoluigu artikolojn pri Esperanto en la slovaka Vikipedio aŭ rekte skribu viajn artikolojn ĉe la esperanta Vikipedio (se vi scipovas Esperanton). Vikipedio estas grava kaj ofte uzata fonto de informoj. Kelkaj temoj, bedaŭrinde, en la slovaka versio estas menciitaj nur per malmulte da artikoloj.
  • La plej bona maniero – lernu Esperanton.