Slovakia Esperanta Junularo estas civitana asocio de junuloj kaj por junuloj. Ĝi ekestis 13-an de augusto 2003.
Ĝia celo estas:
- subteni la internacian lingvon Esperanto kiel rimedon por internacia komunikado;
- informi junajn homojn en Slovakio pri Esperanto;
- iniciati kaj subteni projektojn pri internacia kunlaboro de junaj homoj kun utiligo de la lingvo Esperanto;
- organizi klerigajn kaj kulturajn aranĝojn en Esperanto aŭ direktitaj al Esperanto;
- kunlabori kun organizaĵoj, kies celoj kongruas kun tiuj de SKEJ.
Ekde julio 2004 SKEJ estas slovakia landa sekcio de TEJO.