Press "Enter" to skip to content

Ĉu festeme kaj novjare? JES!

Al vervaj ĉiampartoprenantoj de Esperantaj renkontiĝoj ne necesas klarigi kio estas JES, al vi mi prefere klarigos 😛 Plennome Junulara E-Semajno estas ĉiujara novjara mezeŭropa aranĝo, almenaŭ laŭ enciklopedioj. Laŭ partoprenantoj ĝi estas semajno de freneza amuzo kaj internacia amikumado kaj junumado. Tiun ĉi fojon ĝi okazis en Pollanda urbeto Szczawno-Zdrój ekde 28.12 ĝis 4.1. kaj partoprenis ĝin nekredeble multaj slovakiaj esperantistoj – de entute 185 homoj de 24 landoj estis 17 de Slovakio (3-a plej multnombra grupo!).

Logo JESuDe Slovakio ni iris en kelkaj ondoj, mi vojaĝis aŭte kun Petro, Dorotka kaj Evka. Alia granda ondo venis de Liptovo. Ni venis jam la 27-an por ke Dorotka, ano de organiza teamo, povu prepariĝi. ĉiuokaze mi tre ĝojis renkonti miajn karajn amikojn je unu tago pli frue, precipe kiam ili ne estas ege okupiĝantaj pri organizado. Ni vizitis la du ĉefajn kontruaĵojn – ĉefprogramejon “Pjasta Krono” kaj amasloĝejon “Mjeŝko”. La du konstruaĵoj kaj manĝejo nun estis en akcepteble mallonga distanco de si, kio certe ĝojigis partoprenintoj de antaŭaj JESoj. Ankaŭ vetero estis agrable nemalvarmega, kvankam multaj el ni (sensukcese :/ ) antaŭĝojis vintrajn ludojn en neĝo.

Interkonan vesperon prizorgis Kim, konata kiel ano de disiĝinta muzika grupo Esperanto Desperado. Ho, Kim kreis (aŭ ĉu nur iniciis?) vere bonegan etoson kun komuna kantado kaj dancado kaj ni foriradis en amikeca etoso lacaj kaj ŝvitiĝintaj. Pri Esperantiaj novuloj zorgis Meva kaj kvankam mi ne partorenis mi povas imagi, ke ĉio glitis glate. Ja ankaŭ mi ŝatus se pri mi zorgus tiom bela knabino 😉 Organizantoj ne forgesis ankaŭ pri komencantoj pri Esperanto – okazis Esperanto-kursoj. Multaj aliaj prelegoj kaj programeroj estis edukaj – serio de mallongaj scienc-prelegoj, kurso pri ukulelo aŭ lucidaj sonĝoj, trejnado pri Vikipedio kaj aliaj. Specifa estis kelktaga trejnado pri negocado subtenita de la programo Grundtvig.

Dum junularaj aranĝoj estas koncertoj fakte nepraj kaj alie ne estis ankaŭ dum la JES. Koncertis steloj kiel Kimo kaj JoMo, steletoj Stefo kaj ĴeLe kaj eĉ nova grupo Ŝanĝo. Partoprenantoj de ukulela kurso ankaŭ prezentis sin kelkfoje kaj kelkloke.

Tamen, ofte la plej bonaj programeroj estas tute ekster oficiala programo. Kreiga etoso de internacia amikeco ja mem alvokas al estigado de propraj, malmulthomajn ekskursoj, trejnadoj kaj interkonaj vesperoj (eĉ ĉiuvespere, ja kun multaj homojn indas interkoniĝi). Similan ĥarakteron havis ankaŭ internacia vespero, dum kiu partoprenantoj en ricevitaj budoj prezentis parton de sia kulturo, precipe kulturon pri manĝado kaj trinkado kaj turismon. Ankaŭ slovakoj tre bone prezentis, granda danko al tiuj aktivuloj!

Slovaka foto post koncerto
Komuna slovaka foto (fotis Ivo Meisen)

Tiu ĉi JES estis mia unua sed certe ne lasta. Eĉ kvankam mi ne povis partopreni multajn programerojn aŭ amikumi tiom, kiom mi volus, JES estis tre bona travivaĵo kun pompaj homoj. Kaj kun fikonata post-Esperanto-kongresa sindromo…

Fotogalerio kaj aliaĵoj troviĝas en la oficiala retejo http://jes.pej.pl/2013/

Michal Matúšov

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *