Press "Enter" to skip to content

JER en Hungario

Fine de Oktobro okazis en Budapeŝto Junulara Esperanta Renkontiĝo, kiun partoprenis ankaŭ du slovakoj, Léon kaj Tomáš. Ambaŭ vojaĝintoj estas ankoraŭ novuloj kaj verkis por ni artikolon pri sia vojaĝo kaj spertoj.

La 25-an de oktobro ni partoprenis la hungaran aranĝon JER en Budapeŝto. Ni delonge ne estis tie, do ni estis tre kontentaj ke ĝi okazas en tiu bela urbo. Ni bedaŭrinde ne sukcesis partopreni la tutan programon, ĉar ni alvenis vendrede tre malfrue kaj foriris dimanĉe frue. Ni estis surprizitaj ke tie estis sufiĉe da junaj hungaroj. Tio ankaŭ helpis al Tomáš vidi, ke en la Esperanta mondo junuloj ĉeestas. Sabate ni babilis pri la junulara movado en niaj landoj, kaj postagmeze ni estis en la urbocentro. Al ni multe plaĉis la statuoj, grandaj konstruaĵoj kaj kompreneble la mirinda rigardo. Ni alvenis al la JER-loko vespere tre lacaj, sed feliĉaj de nia ekskurso tra Budapeŝto. Vespere ankaŭ okazis gustumado de vino, kiu estas en Hungario tre konata kaj bongusta. La loko kie la aranĝo okazis estis tre ĉarma kaj malmultekosta. Oni povas diri ke la organizantoj bone elektis la lokon, ĉar Budapeŝto estas sufiĉe bone konektita kun Slovakio. Bedaŭrinde ke tie ne estis ankaŭ aliaj samlandanoj, ĉar tio estis bona okazo ekkoni niajn najbarojn. Al la fino ni volas danki al la hungaraj organizatoj, kaj kiel estas kutime post Esperantaj aranĝoj ni alvenis tre lacaj, sed kun multe da spertoj.

Ambaŭ niaj vojaĝemuloj estas novuloj kaj ni ĝojas helpi al novvenanta generacio ĝui Esperantan vivon, senti ĝin “sur sia propra haŭto” kaj plispertiĝi en lingvouzado. Ja, en Hungario ne tre eblas krokodili slovake, ĉu ne? Pro tio SKEJ subtenis ilian partoprenon en JER-o. SKEJ prezentas Esperanton laŭ maniero, kiun ankoraŭ multaj homoj ne konas: kiel vivantan, modernan kaj utilan lingvon. Se vi volas interesan ideon pri kion fari por Esperanto en Slovakio kaj volas subtenon, kontaktu nin. Se vi volas helpi al volontuloj en SKEJ, vidu kiel vi povas helpi.
Teamo de SKEJ

Léon Schnelldorfer

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *