Press "Enter" to skip to content

Sukcesa Somera Esperanto-Studado

Komence de tiu ĉi aŭgusto en Nitra, Slovakio okazis la 4-an fojon, preskaŭ jam tradicia, Somera Esperanto-Studado (SES). 191 partoprenantoj de 28 landoj dum unu semajno ne nur plibonigadis siajn konojn de kaj lingva kaj kultura flankoj de Esperanto sed ankaŭ amikiĝadis, renkontis malnovajn amikojn, ekkonadis ĉirkaŭaĵon aŭ nur simple ĝuadis la vesperan kaj noktan programojn.

Logotipo de SESLa unua SES, ankoraŭ laŭ la nomo Slava Esperanto-Studado, estis organizata en 2007 far Petro Baláž. La sekvan jaron la aranĝon transprenis la organizaĵo E@I (Petro Baláž ĝin kunordigas), ĝia nomo ŝanĝiĝis al Somera Esperanto-Studado kaj iĝis la fizika renkontiĝo de uzantoj kaj kreantoj de lern-retejo www.lernu.net. Organizadon de lokaj aferoj ekprizorgis ni kadre de Slovakia Esperanta Junularo kaj tiun ĉi belan tradicion ni daŭrigis ankaŭ ĉi-jare.

Somere Esperantaj aranĝoj okazas kutime treege dense, ĉar ĉiu volas ĝui la Sunon kaj multaj ankaŭ ferion. Ne alie estis ankaŭ ĉi-somere. SES (“Somera Esperanto-Studado”) komenciĝis tuj post UK (ĉi-jare en Danio). Sed slovakaj kaj ĉeĥaj junuloj pli ofte venis de IJK (ĉi-jare en Ukraiinio) kaj kelkaj survoje vizitis ankaŭ Veluran Sezonon en Jalto kaj tiel travivis ankaŭ Esperantan ferion ĉe maro. Post SES pliaj direktis al Francio por FESTO aŭ al hungara IJS. Plejmulton de tiuj ĉi vojaĝoj oni eblis aliĝi al iu Esperanta karavano do la vojaĝo ne nur pasis pli agrable, pli sekure kaj pli malmultekoste sed enesto en Esperantio plilongiĝis ankaŭ je kelkaj tagoj.

Ĉiam estas interese observi komencon de SES de vidpunkto de partoprenanto alveninta je unu tago pli frue. Unue tie movadas nur baza organiza teamo, kelkaj helpantoj kaj anĝeloj kaj malgraŭ la lasta preparado ĉie estas relativa trankvileco kaj komforto kaj eblas facile memori kie kiu estas. Kun la oficiala komenco kaj alveno de la unuaj partoprenantoj tiu ĉi idilio draste finiĝas kaj akceptejo ŝanĝiĝas al formikejo de homoj babilantaj en ŝajne ĉiuj lingvoj de la mondo kaj al (je unua vido) nekontrolata validejo. Post alveno de plejparto de partoprenantoj akceptejo trankviliĝas, sed tion oni absolute ne eblas diri pri ĉiuj aliaj ejoj kaj pri organiza teamo.

Edukado

Kiel diveneblas jam de la nomo, studado rolis gravan rolon en la aranĝo. Kvalit-referenckadron de instruistaro alte agordis jam la unua SES, nun ĝi estis eĉ plialtigita. Laŭ la enkonduka tento estis lernontoj dividitaj en eĉ 5 grupojn laŭ sia lingvonivelo. Specifaĵo denove estis grupo “Flugiloj” kiu konsistis de interesiĝantoj pri instruado de Esperanto – ĉi-jare ĝin gvidis eĉ 3 instruistoj, kiuj transdonadis siajn instru-spertojn al nova generacio. Estas tre ĝojiga afero ke tiun ĉi jaron ĝin partoprenis eĉ tri homoj de Slovakio, de tiuj eĉ du jam instruas. Estas memkompreneble ke dum nur unu semajno estas neebla (almenaŭ por ni karnuloj 🙂 ekregi tutan lingvon. Sed ĝi estas granda ekpuŝo antaŭen kaj nefoje okazas ke homo, kiu venis kiel absoluta komencanto, dum fino de aranĝo, kvankam malrapide kaj helpe de vortaro, babilas kun ĉiu ajn pri ĉio ajn. Tio, memkompreneble, validas por ĉiuj nivelo, ekz. al la aŭtoro de tiu ĉi artikolo diris unu konato: “Kvankam mi parolas flue, mi scias ke mi faras multajn erarojn. Do mi venis ilin mallerni.”

Programo

Post antaŭtagmeza studado komenciĝis kultur-rekona programparto. Prelegoj estis ordigitaj tiel dense ke interesiĝantoj bezonis elekti unu de du, foje eĉ tri, samtempaj tiun la plej interesan. Por multaj estis SES la unua E-renkontiĝo do speciala atento estis dediĉata al Esperantio-rilataj temoj. Oni klarigadis kaj terminojn kutimajn dum aranĝoj kiel “anĝelo”, “karavano”, “gufujo” kaj ankaŭ uzataj en la movado, ekz. “fina venko”, “ido-skizo” aŭ “kabeiĝi”. Kadre de ekkonado de ĉirkaŭaĵo estis organizita ekskurso en la urbon, sur la monton Zobor, en proksimajn grandurbojn kaj ankaŭ geokaŝado.

Vespere la programo ofte plivigliĝis. Dum la tuta aranĝo estis 6 E-koncertoj, de pli famaj surscenejiĝis sveda alternativa La Perdita Generacio kaj litova familia grupo Asorti. Prezentis sin ankaŭ kuba muzikisto Julian (ankaŭ apartenanta al la instruistaro), germana pianisto Johannes kaj pola Vento de montaro.

Estonteco

Laŭ la organizinto restos SES en Slovakio ankaŭ la sekvan jaron, sed pli estontaj jaroj estas necertaj. Estas en plano ŝanĝi SES al migranta aranĝo kaj venigi ĝin en ĉirkaŭajn landojn. Por jaro 2013 oni provizore pripensas Germanion, tamen ni nur vidos kiel la afero evoluos. Ne estas ekskludita afero ke iam okazos pluraj SESoj dum jaro, por ĉiu kontinento po unu.

Jaro post jaro la programo de SES pliriĉiĝas kaj restado estas koste agrabla. Se vi volas gustumi Someran Esperanto-Studadon ankoraŭ en Slovakio do la sekvan jaron vi havos plian (eble por iu tempo la lastan) eblon.

Vidu ankaŭ: raportaĵo de SES 2008

PS: Organizintoj dume prilaboras fotojn de partoprenintoj, post kiam ni ilin ricevos ni ilin publikigos en nia galerio.

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *