Press "Enter" to skip to content

Slovakaj kaj ĉeĥaj junuloj unuafoje kune

En mezo de aprilo en domo de slovaka E-arkivo, en slovaka vilaĝeto Plevník-Drienové, okazis unua oficiala renkontiĝo de neoficiala unuiĝo ĈeSKEJ. Dum la semajnfino en bona humoro renkontiĝis entute 21 homoj de 7 landoj, longdaŭraj konatoj kaj ankaŭ novuloj. Krom ekkonado de novaj amikoj kaj plifortigado de jamaj amikecoj konsistis la programo ankaŭ de turismo, ekkonado de lokaj manĝejoj, spertiĝado en vilaĝaj metioj kaj, se troviĝis ia libera tempo, ankaŭ asortado de arkiv-materialoj. ĈeSKEJ do iom post iom ŝanĝiĝas de ideo en kelkaj kapoj al efektiva afero.

Enskribo en kronikon
Enskribo en kronikon
(klaku por plilarĝigi)

La renkontiĝo oficiale komencis sabate 16.4. sed kelkaj alvenis jam vendrede vespere. Por sabata nokt-mateno estis anoncita alveno de tri-membra delegacio de Pollando (studantoj studantaj en Vroclavo, laŭ deveno de Pollando, Rusio, Kazaĥio kaj Nederlando), kiel poste montriĝis, la delegacio havis da membroj eĉ kvin. Kiam alvenis ankaŭ grupeto de Brno kaj dua ondo de Prago, la arkivo estis preskaŭ ĝiskrake plenplena. Unuflanke ni ĝojis pro multo da amuzuloj, sed je flanko dua ni bezonis pripensi ankaŭ dormolokon. La arkivo ja estas kutima vilaĝa familidomo kaj grandan lokon prenas libroj.

Sabate matene, kiam pola grupo ankoraŭ dormis pro nokta vojaĝo, ni komencis labori. Iu hakis lignon por hejti, alia asotris dokumentojn kaj enkomputiligis informojn pri ili. Plej multe da laboro estis en subtegmentejo, tie oni asortis fakt-literaturon. Inter la plej diversaj libroj tie oni trovis verajn haluŝkojn, ekz. superrigardon de seksum-pozicioj, manifestoj de Gorbaĉov aŭ manlibron por abelistoj.

Posttagmeze kelkaj ekpromenis en nemalproksiman stretejon Manínska. La etoso dum promeno estis sociema, partoprenantoj rapide trovis multajn komunajn paroltemojn kaj amikiĝis. Tamen nelonge post alveno de Brna kaj dua Praga grupetoj jam bezonis kelkaj homoj foriri. De tiam konserviĝis trafa eldiro: “Kial la plej bonaj foriras ĝuste tiam, kiam la plej bonaj alvenis?” Ni ankoraŭ faris komunan foton (malfeliĉe sen pola grupo, kiu ien, neniu sciis kien, perdiĝis) kaj jam ni havis la unuajn forirojn. Fakte, iom prokrastitaj per aŭto de Petro, ŝajne ankaŭ la aŭto volis resti kun ni 🙂 Vespera programo ĉefe konsistis de ekkonado de loka medio, ni deziris ekkoni precipe lokan trinkejon. En la unua malfeliĉe estis sufiĉa spaco eĉ ne po stari, sed nia gastiganto Ľubo nin rapide kondukis en duan, tie ni pasigis reston de vespero. Pola grupo povis resti malpli longe ol la aliaj pro frua matena forvojaĝo. Reveno domen kelkaj “malplilongigis” per prispektado de la vilaĝo, tiam estis perfekta tempo por rakonti timigajn okazaĵojn. Dimanĉe matene silente foriris, jam menciitaj, poloj kaj nelonge poste, dum profunda nokto je 7-a horo, ankaŭ Praganoj. La lasta grupeto foriris maljam posttagmeze, ĉar unuafoje ni maltrafis trajnon kaj poste ni malbone konsentis pri vojaĝo. Ni revenis hejmen kaj restis nur niaj memoroj pri tiu ĉi agrabla semajnfino.

Renkontiĝo de ĈeSKEJ 2011 - komuna foto
Komuna foto de partoprenantoj (sen pola grupo)
(klaku por plilarĝigi)

Kio estas ĈeSKEJ?

Aŭtune 2009 naskiĝis ideo de kunigita ĉeĥa kaj slovaka Esperanta junulara organizo. La titolo laŭplane estus kunigo de nunaj titoloj de niaj landaj organizoj: ĈEJ (Ĉeĥa Esperanta junularo) kaj SKEJ (Slovakia Esperanta junularo) – do ĈESKEJ (Ĉeĥ(i)-Slovak(i)a Esperanta junularo, eventuale Ĉeĥ(i)a kaj Slovak(i)a Esperantaj junularoj). La ideo iom post iom evoluis kaj daŭre evoluas. Planoj por plena kunigo de organizaĵoj rapide velkis pro praktikaj kialoj. Nuntempe ĈeSKEJ pli/malpli indikas nur proksiman kunlaboron inter niaj organizaĵoj kaj manifestiĝas ekz. per reciproka subtenado de niaj projektoj kaj aranĝoj kaj per komunaj renkontiĝoj. Multaj aferoj rilataj al ĈeSKEJ estas priparolataj en ĝia facebook-a grupo. ĈeSKEJ estis oficiale deklarita dum novjara aranĝo JES 2009/2010, nun en Plevník estis unua renkontiĝo. Ĉu komunaj junularaj renkontiĝoj okazados ĉiujare ni ankoraŭ ekvidos, tamen komencon havas ĈeSKEJ fakte bonegan.

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *