Press "Enter" to skip to content

SKEJ vekiĝas!

La kvaran februaran semajnfinon la oficejo de E@I en Partizánske eksplodis! Ekblovis vento de ĉiuj mondoflankoj kaj ĝi alblovis 22 junajn Esperanto-esperojn. “Vento blovas al ĉiuj tiuj kiuj amas Esperanton same kiel ni” per tiu ĉi frazo ni komencis renkontiĝon plenan je ridoj, amuziĝo kaj bonaj manĝoj, kompletigita per taŭga kvanto de seriozeco dum la elektado de la nova estraro kaj planado de sekvaj mojosaj Esperanto-renkontoĝoj.

Cetere, ĉu vi scias ke ni elektis por prezidantino Zuzka Kožuchová, vicprezidanto Leon Schnelldorfer, kasistino Žeňa Belková kaj ceteraj membroj Miška Fabianová kaj Tomáš Stano?

Kune kun aliaj SKEJ-anoj kaj amikoj el 6 landoj de la mondo ni ekhavis la ĝustan humoron fari ĉion por farti plej bone kiel eblas dum la sekvaj E-aranĝoj kaj travivi la plej belajn momentojn de niaj vivoj. Ni same provos kreskigi nian mojosan esperanto-mondon je pliaj junaj homoj, kiuj same kiel ni ĝuus la internaciajn amikecojn kaj tiel plu disvastigus la ideojn de Esperanto. Ja kie aliloke vi povas travivi kreadon de novaj originalaj Esperanto T-ĉemizoj kun peceto de propra animo, aŭ ekscitan “ĵosumadon”?! La sento, kiam vi sukcese ĵosas kaj la sekvan momenton devas alfronti policanojn, kiuj spionis vin per la urba kameraa sistemo… Feliĉe nia senkulpa aktivaĵo klariĝis kaj finiĝis kun rideto sur ĉies vizaĝoj. Kaj certe ni ankaŭ agrabligis aliokaze enuan nokton de gesinjoroj policistoj.

Ni jam antaŭĝojas reĵosumi kaj ni esperas ke ankaŭ vi aliĝos al ni! Aŭ kiel la unuan nokton en la stelobservejo vi kun ni suprenrigardos al la stela ĉielo kaj vidos ne nur la belajn planedojn kaj brilajn stelojn, sed ankaŭ la esperon kaj kuraĝon de la junaj SKEJanoj. Vi ankoraŭ multon aŭdos pri ni! ĝis baldaŭa revido!

Pliajn fotojn de la renkontiĝo nis metis al facebook, do ŝatu nin ankaŭ tie!

Micheala Fabianová

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *