Press "Enter" to skip to content

Monato: Aprilo 2015

Jen nia IJF!

Por tiuj kiuj ne konas ĝin, IJF estas mallongigo por la Internacia Junulara festivalo, kiu okazas ĉiujare en Italio dum Pasko. Por multaj ĝi estas la unua okazo en la jaro por viziti Esperantujon, ripozi duonsemestre, enĉerpi printempajn fortojn kaj por slovakinoj ĝi estas ankaŭ ŝanco kaŝiĝi de teruraj naciaj kutimoj en la sekura kulturdiversa mondo de Esperantujo. Ĉi-jare tri slovakoj eĉ havis la eblecon partopreni senpage danke al IJFonduso, interŝanĝe je helpado dum la festivalo.

Leave a Comment