Jam la duan fojon en tiu ĉi jaro SKEJ dank al TEJO havis la okazon prezenti sian voĉon dum unu el la plej grandaj eventoj de FoJE – CoMEM. Ni povas jam komence diri, ke tiu ĉi renkontiĝo tre helpis al nia agado, ankaŭ pri alekstera prezentado de Esperanto.
Leave a CommentSKEJ - Slovenská esperantská mládež Posts
Meze de Novembro okazis la unuan fojon ĈAR en Slovakio. Ni tre ĝojas, ke ni tiel povis montri la subtenon de la V4 ideo kaj gastigi preskaŭ 40 junulojn de Ĉeĥio, Polando, Hungario kaj memkompreneble Slovakio. Krome aperis ankaŭ partoprenantoj de Francio, Rusio, Irlando kaj Germanio.
Leave a CommentĈiu somero en Esperantujo estas fama por multe da renkontiĝoj kaj kongresoj, kiujn vi povas partopreni. Tiu ĉi somero mi estis plena de atendoj post SES (Somera Esperanta Studado) en Martin kaj mi iris al la Universala kongreso en Lillo. Mi havis multajn kialojn por iri tien. Unue mi volis ekkoni novan urbon kaj due, ke tio estis mia unua granda kongreso. Sed la plej grava kialo estis la venonta UK en Nitra en Slovakio. Krom tio ni volis ankaŭ helpi kun la prezentado de nia ne tiel konata lando kaj vidi, kiel funkcias la organizo dum UK, ĉar ĝuste SKEJ strebos por vi organizi neforgeseblan Junularan Programon.
Leave a CommentLa Somera Esperanto Studado – SES 2015 en Martin, estis tutcerte la plej bone pasigita semajno en mia vivo. Sonas kvazaŭ eltondita el septembra lerneja verkaĵo pri la lasta ferio. Estu tiel. Post kiam grupeto de homoj helpis al mi superi miajn introvertulajn komunikajn barierojn, nekredebla kvanto de aferoj ekokazis.
Leave a Comment