Press "Enter" to skip to content

PEKO en Belgio

La dua parto (el la kvar) de la projekto pri efika komunikado jam okazis. Ĉi-foje ĝi estis
enkadre de la evento PEKO en Belgio. Mi partoprenis tie kun nia reprezentantino en RmS,
Veronika Mihaldová.

Mi devas diri, ke ĝi komencis certe interese. Vendrede matene ni alflugis al Charleroi-
flughaveno, kie nin atendis unu ĝentila sinjorino, sed bedaŭrinde ni ne renkontiĝis kaj fine ni
devis preni taksion por veturi al ŝi. Ŝi montris al ni veran belgan gastamon. Ŝi pretigis por ni
bongustegan tagmanĝon kaj eĉ permesis al ni dormi en sia lito, ĉar ni estis vere lacaj. Poste
ni veturis al la evento, kie ni unue malpakis niajn valizojn en la ĉambro kaj vespermanĝis
(jes, manĝo denove, mi kaj Veronika ege ŝatas manĝi).

Ankoraŭ la saman vesperon komenciĝis nia trejnado pri merkatiko. Komence ni
interkonatiĝis kun ĉiuj aliaj partoprenantoj. Venis homoj el Italio, Hispanio kaj Turkio. En
Esperantujo oni ege facile renkontiĝas homojn el la tuta mondo. Sekve komenciĝis la
prezentado de diversaj praktikaj taskoj. Ekzemple, ĉiuj devis krei videaĵon kun tri frazoj pri
temo: Kial vi amas Esperanton? Homo, embaresema kiel mi, ne regas la kameraojn facile, eĉ
ne tiun en la propra poŝtelefono. Ĉiukaze, mi sukcesis, sed bonŝance, ni devis montri tion al
neniu.

La duan tagon de trejnado daŭris tre utile. La vetero estis ege bela, sed tute ne ĝenis
min sidi ene, ĉar la trejnado estis vere interesa. (Ne timu, oni ankaŭ ellasis nin.) Ankaŭ
partoprenantoj el Belgio, Germanio kaj Francio aliĝis al ni. Espereble mi forgesis neniun.
Daŭris prezentaĵo de la antaŭa tago kaj denove atendis nin interesaj taskoj. Unu el ili estis
argumentado en paroj por kaj kontraŭ Esperanto. Tiuj, kiuj estis por tiu ĉi bela lingvo ,videble
gajnis. Plue ni elprovis ensenti nin en homon, kiu la unuan fojon renkontiĝas kun tiu ĉi lingvo
(Esperanto) kaj krei pri tio empatian mapon. Ni devis imagi, kion li vidas, aŭdas, kion li
opinias kaj kiel li reagos. Similas taskoj estis vere multaj.

Dum la paŭzoj ni havis multajn okazojn paroli kun aliaj partoprenantoj de PEKO. Ili
estis tre simpatiaj homoj gvidata de Verdaj Skoltoj. Temas pri grupo de plejparte junaj
esperantaj skoltoj kaj ilia ĉeesto estis vere refreŝiga. Vespere ni havis la ŝancon gustumi
eminentajn belgajn bierojn – ĉu la ordinaran, bioorganikajn aŭ speciale faritan nur por tiu ĉi
evento kaj ludi diversajn ludojn.

Dimanĉe matene la trejnado finis. Unu el la lastaj taskoj estis trejni kaj praktiki la
publikan prezentadon (paroladon). Ni parolis pri tio, kiel Esperanto ŝanĝis niajn vivojn.
Denove oni filmis nin, do mi ne scias, kiel mi sikcesis. Ĉiukaze, estis interese observi kiel
malsamaj estis niaj rakontoj. Kelkajn paroladojn vere tuŝis mian koron.

Fine, nin atendis nur adiaŭo kaj foriro. Tio estis vere malgaja, sed ni akiris multajn
novajn sciojn, spertojn kaj amikecojn. Sendube estis valida trejnado kaj mi kuraĝigas vin por
aliĝi al la sekva parto de la projekto. Se vi povas, kompreneble.

Veronika Mihaldová

Be First to Comment

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *