Press "Enter" to skip to content

Mia unua Internacia Junulara Festivalo

Dum iu pluva kaj malvarma tago mi decidis pasigi Paskon sen mia familio kaj sen la grandega kvanto de manĝaĵoj, kiuj ĉiam atendas min hejme dum iu festo. Mi forsendis mallongan retmesaĝon kun mia Fonduso peto al la organizantoj de IJF por havi senpagan programkotizon kaj senpagan loĝadon kiel kompenso por esti helpanto dum la evento. Post kelkaj semajnoj ili informis min kaj Julka ke ni estis elektitaj kaj ni povis antaŭĝoji por iri al Italio dum Pasko.

Dum la tago de nia alveno ni renkontis kun aliaj partoprenantoj de la evento en la praga flughaveno frue matene. Bonŝance, ili konis la vojon pli bone ol ni, do ni estis sukcesaj por atingi nian celon – Castione della Presolana.

Tempo pasis tre rapide dum la semajno en Italio – krom helpi ni ankaŭ havis tempon por viziti Milanon kun Léon kaj Tomáš (kiuj partoprenis Trejnadon por trejnistoj tie), ĝui la festivalon kaj la trejnadojn, kiuj estis preparitaj por ni, aŭ danci ĝis la nokto fin´.

Tio estis mojosa sperto por ni. Ni havis ŝancon por plibonigi la lingvon, ekkoni aliajn homojn, lerni novajn aferojn, aŭ simple vidi kiel organizado de la evento funkcias. Kelkfoje tio estis laciga, ĉar estis multe da laboro, sed koran dankon al la organizantoj kaj partoprenantoj, kiuj donis al ni multe da energio kaj motivigis nin por sekva laboro kaj partopreno de aliaj eventoj.

Veronika Mihaldová

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *