Press "Enter" to skip to content

Malferma alvoko: Lernu senpage pri organizado de kampanjoj en Hispanio! Ĝis 26-a majo!

La tria renkontiĝo kadre de Erasmus+ projekto pri efika komunikado okazos ekde la 26-a junio ĝis 27-junio en la urbo Teruel en Hispanio, en la “kampus” de la Universitato de Teruel – Zaragoza. (Tio signifas ke oni devas alveni la 25-an kaj forveturi la 28-an). Estas ankaŭ ebleco aliĝi al la Hispana kongreso kiu okazos dum la semajnfino antaŭ trejnado en la sama urbo kaj ankaŭ loko (memkomprenble la kostoj de restado ne estas kovritaj, tamen estas sufiĉe almultekostaj)

Dum renkontiĝo okazos du trejnadoj. “Kiel organizi kampanjojn” (ekzemple konsciigo kampanjo) kaj “Diversaj kanaloj por komuniki kaj kiel uzi ilin”.

SKEJ elektos 2 kandidatojn, al kiuj estos repagitaj vojaĝkostoj, manĝoj kaj loĝado.

La tuta elekta proceduro havos du paŝojn. Unue, estu grave ke interesontoj sendos al ni (skej@esperanto.sk) ĝis la 26-a majo kandidatiĝon, kiu enhavos:

  • vivresumon (en Eŭropass versio – esperante)
  • motivleteron (esperante)

La dua paŝo – skajpintervjuo kun kandidatoj – por elekti la du plej motivitajn 🙂

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *