Press "Enter" to skip to content

SKEJ-anoj dum JES (Junulara E-Semajno)

JES 2016 (Junulara E-Semajno) okazis en nordo de Germanujo en la urbo Waldheim am Brahmsee. Nia grupo de SKEJ-anoj veturis per trajno el Prago al Hamburgo kaj poste ni iris preskaŭ sen komplikaĵoj ĝis la loko de la bonega aranĝo.

Renkontiĝo okazis en granda ejo meze de arbaro. Programo estis tre interesa. Okazis multe da diversaj kursoj, ekzemple kurso de danco (baĉato, rokdanco, ktp.), lingvaj kursoj, kurso de joga kaj taiĉi. Ankaŭ pri komencantoj oni ne forgesis, por ili estis preparitaj diversaj interkonaj ludoj, kantado de famaj kantoj kaj ĉefe ili estis informitaj pri aktivecoj en la esperanto-komunumo per amuzaj metodoj. Kompreneble ankaŭ ne mankis prezentado de estontaj aranĝoj en 2017.

Mi estis suprizita ke ĉe la aranĝo estis multe da familioj kun infanoj kaj ankaŭ ke post la Germana ni estis la dua plej granda grupo, kio klarigas la altan nombron de niaj programeroj kiel prelegoj, prezentoj aŭ eĉ manlaboroj. Ekzemple SKEJ havis prezenton pri sia agado dum la lasta jaro kaj poste ni kundividis la spertojn akiritajn dum la kunlaboro kun afrikaj organizoj.

Dum silvestra vespero ni helpis en la kuirejo aŭ pri dekoracioj, kie ni kontribuis per kreado de dekoracioj en la formo de origamioj. Diskejon prizorgis DJ Gunnar, kiu estas tre konata de ĉiuj en Esperantujo. Post malnombrado ĝis la nova jaro, ni elprenis la slovakan flagon kaj kune dancis ĝis la mateno.

Koncertojn dum la renkontiĝo havis famaj grupoj kiel La Perdita Generacio, Jonny M, Kimo kaj la ŝancon havis ankaŭ SKEJ diskoteko, kie homoj povis elekti kanton, kiun ŝatas kaj poste forte kaj laŭte ĝui ĝin en la kompanio de aliaj dancentuziasmuloj. Nia diskoteko havis grandan sukceson, kaj eĉ aperis sur la tabulo de laŭdoj.

Ankaŭ ne mankis la ekskursoj kiel vespera promenado, vojaĝo al marbordo kaj al historia urbo Lubeko. Kompreneble estis gufujo, drinkejo kaj vespera kinejo. Lastan tagon okazis internacia vespero, kiun ni bedaŭrinde ne povis ĉeesti, ĉar ni devis forveturi.

En konkludo ni povas nur aldoni, ke ni trebone  amuziĝis dum la aranĝo kaj ni ĝuis la novan jaron kun esperantistoj.

Juliana Repková

 

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *