Press "Enter" to skip to content

Malferma alvoko por iĝi trejnisto en Italio!!

Kiel partnera organizo de la AEJK projekto ni havas tri logojn por membroj kiuj ŝatus iĝi trejnisto. Ekde hodiaŭ ni oficiale malfermas alvokon por ĉiuj kiuj interesiĝas. Pli da infomoj vi trovos ĉe la retpaĝoj de TEJO kune kun la kondiĉoj kaj kadro en kiu ĝi okazus.

Krom kondiĉoj kiuj estas en la retpaĝo, nia organizo rekomendus ĉiujn kiuj:

  • Pretas plenvalore kaj tuttempe partopreni la trejnadon en Italio
  • Aktivecoj rilataj al SKEJ kaj ĝenerale disvastigo de Esperanto en Slovakio oni povas jam pli longe observi
  • Dum SKEJ aranĝoj la novaj trejnistoj pretus fari trejnadojn
  • Laste, kopie al la kandidatiĝo sendata al TEJO estu ankaŭ la rettpoŝtadreso de SKEJ (skej@esperanto.sk) kaj ke ĉio estu sendata ĝis 14-a de Januaro 2017

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *