Press "Enter" to skip to content

La Plej Bonaj Praktikoj en Instruado

La Plej Bonaj Praktikoj en Instruado (PBPI) estas nova projekto de multaj E-organizoj: GEJ (Germanio), HEJS (Hispanio), TEJO (Nederlando), Trenta E-Asocio (Italio), Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francio), E@I (Slovakio), Bjalistoka E-Societo (Pollando) kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularo (Ĉeĥio). La projekto estas financata de Eŭropa Unio. La projekto konsistas el kvar renkontiĝoj, el kiuj la unua ĵus okazis en Trento, Italio de la 6a ĝis la 8a de oktobro. La unua renkontiĝo estis organiza, ankoraŭ ne partoprenis ĝin tiuj, kiuj kleriĝos dum la projekto. Venis reprezantantoj de ĉiuj menciitaj asocioj por priparoli la detalojn de la projekto kaj elpensi kaj finorganizi ĉiujn ĝis tiam nefiksitajn erojn. Sekve mi volus prezenti la projekton. Mia prezento enhavos multajn informojn, pri kio ni decidis dum nia tre laborplena kaj vere fruktodona kunsido. La tri aliaj renkontiĝoj estos plej verŝajne en la fino de decembro en Teŝino (Pollando) dum Junulara E-Semajno, en Tuluzo marte kaj en Slovakio en julio dum Somera Esperanto-Studado. Tiuj renkontiĝoj jam ne estos organizaj, ilia celo estas la trejnado de ontaj E-instruistoj. La trejnistoj estas ĉefe junaj, sed nepre spertaj E-instruistoj kun fona kono de instruado, metodologio, didaktiko, pedagogio kaj lingvistiko. Nepra kondiĉo por partopreni estas bona kono de
Esperanto (almenaŭ en la nivelo B2). Plia kondiĉo rilatas al la spertoj pri instruado. Ni celas, ke la duono de la partoprenontoj estu vere entuziasmaj pri instruado, sed ili ne vere devu havi spertojn. Ilian malspertecon ekvilibros la dua parto de la partoprenantoj, kiuj jam instuis kaj havas iajn spertojn, sed tamen volus pliprofundigi siajn sciojn kaj kapablojn. La elekton de la ĝustaj homoj fortigos la 2-ŝtupa aliĝprocezo: sendado de vivresumo kaj motiviĝletero kaj skajpa intervjuo. Prioritato estas nepre, ke la en la fino la kompetentoj kaj kapabloj de junaj volontuloj fortiĝu, ili ekhavu memfidon. Ili uzu siajn ekhavitajn sciojn por persona evoluo, asocia agado kaj profesiiĝo de instruado. Dum la projekto ankaŭ kreiĝos retpaĝo instruado.esperanto.cz, kiu devos servi kiel helpilo por la ontaj instruistoj. Ĝi ne celas helpi nur la trejnotojn, sed ankaŭ la estontajn instruistojn de Esperanto. La projektoplano skribas, ke tiu retpaĝo devas havi en si informojn pri la projekto, gvidliniojn por ontaj instruistoj kaj ankaŭ lernomaterialojn. La gvidlinioj por instruistoj estos materialaro, kiu prezentos la fakajn fonojn, praktikojn kaj konsilojn pri lingvoistruado. Ĝian kreiĝon grandparte formos la materialoj kreitaj ĉefe de la trejnistoj laŭbaze de iliaj trejnadsesioj. Tio plifaciligas la lernadon de la trejnatoj kaj la materialkreadon de la trejnistoj. Estas grava gvidlinio por ĉiuj partoprenantoj, ke ni celas bonkvalitecon kaj rilate al la trejnado kaj rilate al la materialoj. Kiel mi menciis, la retpaĝo devos enhavi ankaŭ lernomaterialojn. Nia organiza teamo decidis, ke la lernomaterialoj ne konkurencu kun aliaj retpaĝoj kaj fontoj de lernomaterialoj, sed provu ilin kompletigi. Do pensinte pri tio, kiuj materialoj eventuale mankas en Esperantujo dum
instruado, ni vidis, ke tio verŝajne estas sonmaterialoj, videomaterialoj kaj taskoj por tiuj ĉi lerniloj. Dum la tuta trejnado ni koncentriĝos je surbendigo de sonaĵoj kaj videaĵoj de internacia medio, ni (trejnistoj kaj trejnotoj) kreos taskojn por ili, kaj ĉio ĉi estos alŝutita al la retpaĝo de la projekto por onta uzo senpaga por iu ajn kiu emos instrui. La materialoj estos kreitaj de la nivelo A1 ĝis B2 surbaze de la temlisto de la KER-ekzamenoj. Se temas pri la temoj de la trejnado mem, ili estos plej verŝajne la sekvaj: E-istruado, publika parolo, kulturaj diferencoj, tipoj de lernantoj, KER-sistemo, E-kulturo kaj movado, metodologio, superrigardo de ekzistantaj E-materialoj, tiklaj punktoj de gramatiko, kursotipoj, lecionplano, kreado de E-lerniloj, videbligo, ludoj, didaktiko, distanca kursgvidado, daŭrigebloj de kleriĝo pri instruado, reklamado kaj retrokuplado. La projekto kompreneble ne emas instrui ene de unu jaro materialojn de kvar, sed celas doni superrigardon al ĉio por pli facila posta evoluo de la trejnotoj. Se vi emas aliĝi al la sekva(j) renkontiĝo(j) de la projekto, ne hezitu, aliĝu jam nun!

SZILVA Szabolcs
25.10.2017

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *