Press "Enter" to skip to content

JES Fonduso – Partoprenu novjaran aranĝon en Pollando kun la financa subteno de SKEJ

Karaj SKEJ membroj.

ek de hodiaŭ vi povas kandidatiĝi por JES Fonduso kaj tiel festi Novan Jaron en la Esperanto-komunumo por simbola prezo. 🙂

Ĉi-jara JES okazos ek de la 26-a decembro ĝis la 2-a januaro en urbo Ŝĉecino kaj estos interesa ne nur pro tio ke vi havos eblecon ekkoni parton de Pollando, sed ankaŭ pro tio, ke niaj afrikaj amikoj ankaŭ partoprenos JEs-on. Ĉio tio okazas dank´ al la projekto AEJK, kiu celas al plibonigo de kunlaboro inter Afriko kaj Eŭropo.

JES Fonduso kovros aliĝkotizon, loĝadon (en 3-4-lita ĉambro aŭ en amasloĝejo) kaj se eblus ankaŭ manĝadon (tuttagan aŭ silvestran bufedon), se la sumo de mono ne estos pli alta ol 150 eŭroj. Tiu ĉi fonduso estas por ĉiuj , kiuj plenumos sekvaj kondiĉoj:

  • ne estas pli ol 30-jaraĝa
  • membreco en SKEJ (pagita membrokotizo por la jaro 2017)
  • kaj devo sendi motivleteron (en Esperanto) ĝis la 31-a oktobro al retpoŝtadreso: skej@esperanto.sk. Per motivletero kandidato devus  priskribi sin mem kaj sian motiviĝon partopreni JES-on kun ideoj, kiel plibonigi elvolvon kaj merkatikon de SKEJ.

El ĉiuj kandidatoj estos elektitaj 3, kiuj ricevos financsubtenon. Preferitaj estos kandidatoj kun la granda motiviĝo partopreni JES-on, sed ankaŭ partopreni diversajn aktivecojn de SKEJ ne nur dum la aranĝo, sed ankaŭ post la aranĝo (skribado de artikoloj, reklamo ĉe FB, ideoj por la estonteco – Kio mankas en SKEJ, ktp.)

Pli da informoj pri la aranĝo: http://jes.pej.pl

Ni antaŭĝojas vidi viajn  motivleterojn kaj ĝis la JES!

Via SKEJ

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *