Press "Enter" to skip to content

Fino de la projekto pri efika komunikado

      

Vi jam plej verŝajne aŭdis pri la Projekto pri efika komunikado, sed mi enkondukos ĝin al vi unufoje pli. Ĝi estis kreita kunlabore de sekvantaj organizoj – Erasmus +, TEJO kaj pluraj el ĝiaj landaj sekcioj inkluzive la slovaka (SKEJ). Ĝia celo estis krei materialojn por efektiva prezentado de senprofitaj organizoj ekstere al la publiko kaj interne al iliaj membroj. Laŭ mia opinio, la projekto havis sukcesan rezulton.

La projekto konsistis el kvar eventoj kaj la lasta (kiu estas la subjekto de tiu ĉi artikolo) ĵus okazis en Bratislavo. Ĝia oficiala nomo estis Plurobliga evento. La celo de la kunveno estis prezenti la rezultojn de la projekto, sed ankaŭ inkludis aliajn interesajn aktivecojn.

La evento okazis dum tri tagoj. Ĝi komencis vendrede posttagemeze per  ekskurso al la pitoreska centro de nia ĉefurbo. Bedaŭrinde nur tiuj, kiuj alvenis frue, povis ĝui ĝin. Mi mem venis je ĝia fino. Mi estis vere feliĉa, ke mi havis eblon renkonti miajn esperantajn geamikojn denove post multe da tempo, ĉar ili loĝas en malsamaj partoj de la Eŭropo.

Post la ekskurso ni iris en  restaŭracion por manĝi tipajn slovakajn manĝaĵojn. Multaj kaptis la okazon por  provi haluŝkojn la unuan fojon. La plej granda parto ege ŝatis ilin, sed ne ĉiuj homoj povas bone pritaksi la guston de bryndza (tipa slovaka ŝafa fromaĝo kun forta gusto). Post la vespermanĝo ni iris al la gastejo, kie unu parto de la partoprenantoj  trankvile kuŝiĝis kaj la alia iris sperti noktan vivon de nia bela ĉefurbo. La organizantoj dormis ĉe nia prezidantino, kiu afable (kiel propra bratislavanino) donis gastigadon al ni.

La plej grava parto de la programo okazis dum la sekva tago – sabaton – en la urbocentro, en la Quo Vadis konstruaĵo,  al kiu ni ŝatus elkore danki pro bela spaco, perfekta por niaj bezonoj. Programo komencis matene per  prezentado de la projektaj rezultoj (kompreneble, post bongusta matenmanĝo), kiu estis en la angla, ĉar kelkaj partoprenantoj ne parolis esperante. Eventoj, kiel tiu ĉi devas atingi la plej grandan publikon kiel eble, ankaŭ ekster partnerajn organizonj. La prezentado farita de la prezidanto de TEJO estis interesa kaj en sia fino ricevis grandegan aplaŭdon.

Poste atendis nin la tagmanĝo kaj la kulturlingva festivalo, kie ni ĉiuj prezentis niajn landojn kun manĝaĵoj, trinkaĵoj, lingvo, kulturo, ktp. Prezentis sin:  Italio, Belgio, Katalunio, Germanio, Ruslando, Hispanio, Turkio, Ĉeĥio kaj Slovakio. Poste sekvis 2 samtempajn trejnadojn por slovaka kaj esperanta publiko. Mi partoprenis la kreadon de afiŝoj en la programo Canva kaj ĝi estis vere instruema. Nun mi uzas ĝin eĉ ĉiusemajne. Post tiu ĉi sekcio, ni rorlasis la konstruaĵon Quo Vadis kaj iris al la kastelo (bedaŭrinde komencis pluvi), kaj poste ni vespermanĝis en la gastejo.

Dum la vespero ni havis liberan programon. Ni plezure babilis kun malnovaj amikoj aŭ novaj homoj. Inter ni estis ekzemple la fondinto de Amikumu – aplikaĵo, kiu estas uzata de miloj da Esperantistoj en la mondo. Amuzaĵo daŭris longe ĝis la nokto kaj ĉiuj ankaŭ povis gustumi nian faman Tatran teon.

Dimanĉe la evento oficiale finiĝis. Mi foriris frue matene, do mi ne renkontis iun ajn. Multaj homoj tamen iris al Vieno antaŭ vojaĝo hejmen. La tuta evento, same kiel la projekto, sukcesis atingi niajn celojn.

Paulína Jalakšová

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *