Press "Enter" to skip to content

Plurobliga evento de la Erasmus+ projekto ECY

Plurobliga evento de la Erasmus+ projekto ECY

Bratislavo 22.09. – 24.09.2017

Mallonga Priskribo

La plurobliga evento estas la lasta aranĝo kiu okazos kadre de la Erasmus+ “ECY” projekto (Efika Komunikado en Junularaj Organizoj). La celo de tiu ĉi evento estas ĉefe prezenti la rezultojn de la projekto kaj disvastigi ilin en pli granda publiko. Pro tio minimume 25 partoprenontoj el projektaj partneraj landoj kaj 25 homoj el Slovakio partoprenos la eventon. Krom “devigaj” programeroj ni decidis pliriĉigi la programon organizante ankaŭ Kultur-Lingvan Festivalon, ekskurson tra la urbo kaj ankaŭ kelkajn trejnadojn rilataj al la temo de la projekto.

Programo

Vendredo 22.09.2017 – alventago

15:00 – Alveno kaj registriĝo

16:00 – Promenado tra Bratislavo + vespermanĝo ie en urbocentro

Sabato 23.09.2017

matenmanĝo

10:00 – Akceptiĝo de partoprenontoj – subskribado de prezentlisto

10:15 – Efika komunikado inter junularaj organizoj – rezultoj de Erasmus+ projekto

11:45 – Tagmanĝo

13:00 – Kultur-lingva festivalo

  • ebleco prezenti vian landon pere de diversaj manieroj – manĝaĵoj, trinkaĵoj, prezentaĵoj, mallongaj kursoj de la nacia lingvo, kantoj, ktp.
  • RIMARKO: NE FORGESU KUNPORTI BONGUSTAĵOJN KAJ FLUGFOLIOJN POR BONE PREZENTI VIAN LANDON/LINGVON/KULTURON

15:45 – Trejnadoj

  1. Kreu vian retafiŝon senpage.
  2. Kiel fari kampanjon? Kiel ĝuste komuniki?

vespermanĝo ie en urbocentro

Dimanĉo 24.09.2017 – forirtago

matenmanĝo

10:00 Trejnado – Kiel fari kampanjon? Kiel ĝuste komuniki?

12:00 – Foriro

 

Alvenebloj al la akceptejo

De “Bratislava – hlavná stanica” (Stacidomo – por tiuj kiuj alvenas trajne)

  • vojo daŭros 5 minutoj kaj vi bezonas aĉeti bileton kiu kostas 0,70 EUR
  • prenu buson numero 93 kaj iru 2 haltejojn al “Hodžovo námestie
  • hostelo troviĝas nur 50 metroj de la haltejo – ĝia ruĝa kaj blanka emblemo estos videbla de la haltejo je la dekstra flanko de la strato
  • la dua eblo estas iri piede – iru ĉirkaŭ 10 – 15 minutoj tra la strato “Štefánikova”

De “Bratislava – Mlynské Nivy, A.S.” (por tiuj kiuj alvenas buse)

  • vojo daŭras ĉirkaŭ 8 -10 minutoj kaj vi aĉetos bileton kiu kostas 0,70 EUR
  • prenu “trolejbuson” numero 206 208 kaj iru 4 haltejojn al “Hodžovo námestie”
  • post eliri la trolejbuson, prenu la ŝtuparojn al la subpasejo kaj turnu dekstren
  • pasu la subpasejo, supreniru ŝtuparojn kaj turnu maldekstren
  • vi estos sur la strato “Panenská”, kie troviĝas la hostelo, kiun vi vidos je la dekstra flanko de la strato

De la flughaveno:

  • vojo daŭras 45 minutoj kaj vi bezonas aĉeti bileton kiu kostas 0,90 EUR
  • prenu buson numero 61 kaj iru al la fina haltejo (Hlavná stanica)
  • ŝanĝu la buson al la numero 93 kaj iru 2 haltejojn al “Hodžovo námestie
  • hostelo troviĝas nur 50 metroj de la haltejo – ĝia ruĝa kaj blanka emblemo estos videbla de la haltejo je la dekstra flanko de la strato

Loĝado

Por ĉiuj eksterlandanoj estos prizorgita loĝado (kiuj venos pere de projektoj) en la hostelo Downtown Backpaper´s. En tiu ĉi hostelo ni atendos vin por akceptiĝi. Pli da informoj pri la gastejo vi trovos ĉe:  http://www.backpackers.sk/

Adreso

Panenská 31, 811 04 Bratislava, Slovakio

Mapo

Programejo

La plej granda parto de la programo (dum sabato okazos en la domo Quo Vadis, kiu troviĝas proksime de la gastejo (300 metroj)).

Adreso

Dom Quo Vadis, Hurbanovo námestie 1, 811 03 Bratislava

Mapo

Manĝado

La unua oficiala manĝo estos la vendreda vespermanĝo. Matenmanĝoj estos prizorgitaj de ni, do vi certe ricevos iun bongustaĵon por bona komenco de la tago. Sabata tagmanĝo estos prizorgita en domo Quo Vadis kaj la ceteraj manĝoj estos prizorgitaj pere de restaŭracioj. La manĝoj estos pagotaj de projekta mono, sed memoru ke alkoholaĵojn (kaj multekostajn trinkaĵojn ĝenerale) vi devas mem financii.

 

Kontaktoj

Tomáš Stano (Surloka ĉefrespondeculo)

  • poŝtelefono: +421 905 289 902
  • retpoŝtadreso: tomasstano95@gmail.com

Léon Kamenický (Estrarano respondeca pri projektoj en SKEJ)

  • poŝtelefono: +421 948 028 086
  • retpoŝtadreso: leon.kamenicky@gmail.com

Eugénia Belková (Manĝoj)

  • poŝtelefono: +421 903 629139
  • retpoŝtadreso: zena.belkova@gmail.com

Veronika Mihaldová (Loĝado)

  • poŝtelefono: +421 918 844 501
  • retpoŝtadreso: veronika.mihaldova@gmail.com

 

Organizantoj

Slovakia Esperanta Junularo

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Domo Quo Vadis


La evento okazos danke al la financa subteno de Erasmus+ projekto registrita ĉe nederlanda nacia agentejo, sub kodo 2016-2-NL02-KA205-001438

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *