Press "Enter" to skip to content

Zam-vespero 2016 en Bratislavo

Kiel ĉiujare, ankaŭ en la jaro 2016 okazis Zam-vespero en la Pola instituto en Bratislavo. Tiu ĉi vespero en Slovakio estis dediĉita al diversaj prezentadoj de slovakiaj esperantaj organizoj. Tiun ĉi aranĝon ankaŭ partopenis kelkaj eksterlandanoj de Aŭstrio.

Kelkaj el niaj membroj helpis kun la preparado kaj organizado de ĉi tiu festo de Zamenhof kaj de Esperanto. Memkompreneble, la vespero ne estis nur pri la amuziĝo kaj laŭdoj, sed ankaŭ pri malfeliĉaj aferoj. Unu el la malfeliĉaj partoj de la vespero estis rememorigo al Magda Šaturová, kiu estis grava persono de slovaka esperanto-agado.

Granda parto de la programo estis dediĉita al la Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, kiu estas ĉiam la plej granda esperanta aranĝo en la mondo. Plie prezentis sin aliaj organizoj kiel BEK (Bratislava Esperanto Klubo), E@I, SKEF kaj finfine ni, SKEJ. Ni prezentis niajn sukcesojn kaj progresojn, kiujn ni atingis dum la jaro 2016. La plej grava parto de nia laboro en la jaro 2016 estis Junulara Programo de UK 2016 en Nitro. Poste ni prezentis nian aktivecon en la organizado de kelkaj aranĝoj kaj renkontiĝoj, nian partneradon en diversaj projektoj kaj junularaj forumoj kiel ekzemple EYE en Strasburgo. Ni ne forgesis diri pri nia grava kunlaboro kun ĈEJ kaj ankaŭ pri la estonta kunlaboro kun Junulara Konsilio de Slovakio.

Post la fino de oficiala parto de Zam-vespero, ĉiuj homoj festis kun la bonega etoso ĉe manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Nia organizo volus minimume ripetadi sukcesojn de la jaro 2016 en la sekvonta jaro 2017, por ke ni havu pli da bonaj memoraĵoj.

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *