Press "Enter" to skip to content

Estu helpanto dum Yo!Fest en februaro 2017!

TEJO kunlaboros kun la Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) kaj aliaj organizoj por krei mojosan junularan eventon la 7-an de februaro 2017 en Mastriĥto, Nederlando: YO!Fest 2017. La okazaĵo memorfestas 25 jarojn ekde la subskribo de la Mastriĥta Traktato, kiu estis la bazo por la kreado de Eŭropa Unio. Tiucele ni bezonas entuziasmajn Esperantistojn por disvastigi la mesaĝon de la Esperanto-movado. Ni bezonas vin! 🙂

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 22-a de decembro 2016 kun vivresumo kaj motivletero al info@tejo.org. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevos ĝin ene de 2 tagoj, bonvole resendu vian mesaĝon.

Kondiĉoj kaj taskoj vi povas trovi ĉi tie.

 

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *