Press "Enter" to skip to content

SKEJ en la Ĝenereala Asembleo de la Junulara Konsilio de Slovakio (RmS)

Estas malvarme kaj kun Léon ni frostante serĉas en la Bratislavaj stratoj la ejon, kie devus okazi la 42-a Ĝenerala Asembleo de la Junulara Konsilio de Slovakio (RmS). Post malsukcesa kaj misa provo eniri preĝejon ni trovis la ĝustan pordon de stranga konstruaĵo kaj finfine varmiĝi en ĝia interiero.

Post la oficiala registriĝo ni sidante kaj entuziazme atendas delegitojn de aliaj organizoj. Kun eta malfruo ni ekscias, kio atendas nin dum la tago. Tuj post la malfermo ni prezentas la kandidatiĝon de SKEJ por  membreco kaj la observanto de la Konsilio. Sufxiĉe ŝokigis nin la neĉeesto de reprezentantoj ĝuste de la organizoj kiuj ankaŭ klopodas membriĝi en RmS, ili sendis neiun delegiton.

SKEJ, kiel observa  membro bedaŭrinde ne rajtas voĉdoni kaj ni silente rigardas kiel aliaj delegitoj voĉdonas pere de buntkoloraj folioj. Fine ili feliĉe akceptis kaj SKEJ kaj aliajn novajn kandidatojn.

La programo daŭrigas kun resumo pri RmS-a aktiveco dum la jaro 2016, unu  estrarano kaj oficisto   prezentas, kion oni atingis. Poste ni translokiĝas al la manĝejo kaj kun aliaj delegitoj ni vigle babilas kaj samtempe ĝuas bonan manĝaĵon.

Sekvas la planoj de PmS por la venonta jaro, ni strebas kapti ĉiujn informojn – temas pri la  el ili estas renovigo de la statuto, kies aprobo sufiĉe gravas por SKEJ, ĉar oni volas malaltigi la limon de membroj de la organizo bezonataj por esti plena membro de RmS. Ankaŭ okazis la balotoj de estraro. Resuminte ĉiujn voĉdonojn de la posttagmeza sesio, la nova statuto estis sukcese aprobita kaj la novaj estraranoj aldonitaj.

Post bonetose pasigita tago la Ĝenerala Asembleo finiĝas kaj ni, plenaj de novaj ideoj forlasas Bratislavon kaj diligente prilaboras novan strategion por SKEJ kadre de eksteraj rilatoj.

Vi jam povas antaŭĝoji! 🙂

Veronika Mihaldová

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *