Ekde la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto okazis IJK 2017, unuafoje en la teritorio de Afrika kontinento, pli precize en Togolando. Samtempe, mi unue partoprenis la komitatkunsidon de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Mi anstataŭigis Vít el ĈEJ, ĉar li ne povis partopreni persone. Tio ĝenerale estis tre interesa sperto por mi, multobligita per la fakto ke ankaŭ elektoj por la TEJO estraro okazis. En ĉi tiu artikolo mi ŝatus resumi kiel ĝi funkciis.
La kunveno konsistis el 5 kunvenoj dividitaj en 4 tagojn kaj 16 punktojn entute. Kvar el tiuj kunvenoj daŭris du horojn. La cetera ( la kvara en vico) estis signife pli longa, ĉar balotoj okazis.
La unua parto konsistis el la oficiala malfermo kiun prizorgis kunsidestro venanta el niaj vicoj, Léon Kamenický. Poste, ĉiuj partoprenantoj sinprezentis. La dua parto konsistis el elekto de la voĉdona komisio kaj la propona komisio. La unua respondecas pri voĉdonado, kalkulas voĉojn ktp. La dua helpas krei ĝustan vortumon de individuaj proponoj proponitaj dum la kunsido. Ambaŭ havis du membrojn komence. Poste sekvis aprobo de la tagordo (menciitaj 16 punktoj). Sekve, nova “Komitatano Ĉ” estis elektita. Tio fakte estas la komitatano por helpi aliajn, se necese. Li/ŝi ankaŭ rajtas voĉdoni. La sola kandidato (Rakoen Maertens el Belgio) estis elektita. La lasta parto de la unua kunveno estis kreado de du laborgrupoj pri la “Pasporta servo” kaj „Kial esti komitatano“ en la organizo. Sufiĉe da homoj eniris en ambaŭ. Ili kunsidis tiuvespere paralele kun strategia forumo kiu estis tenita por solvi la problemojn, kiujn TEJO nuntempe havas.
La dua kunveno okazis la sekvan tagon. Bedaŭrinde malpli da partoprenantoj venis pro malagrabla viruso. Eĉ multaj ĉeestantoj suferis pro ventrodoloro. Laŭ mia opinio tio estis tre interesa renkonto, ĉar kandidatoj por estratro de TEJO estis prezentitaj. Entute estis 11 kandidatoj. 6 el ili sinprezentis, ceteraj havis reprezentantoj por paroli pri ili . La lasta punkto de tiu kunveno estis fruktodona diskuto pri rilatoj inter TEJO kaj UEA (la Universala Esperantista Asocio).
La tria kunveno estis la lasta antaŭ la balotoj. Oni decidis ŝanĝi la tempon de balotoj al tiu vespero (en la originala plano ni havis nur kvar kunvenoj). Krome, oni decidis movi unu el la respondecoj de la Ĝenerala Sekretario (ĉar simple estis troaj) al aliaj membroj de la estrato. Specife, temis pri kontrolado ĉu aliaj membroj plenumas siajn devojn. Poste ni decidis pri nombro de novelektitaj estraranoj (7) kaj ankaŭ nova nombro de vicprezidantoj estis elektita (2).
La kvara kunveno estis la balotoj mem. La voĉdona komisiono ekhavis du novajn membrojn (min inkluzive). Ni ne havis printilon, tial ni devis havi balotajn paperojn kun nomoj de kandidatoj skribitaj permane. Plie, ni devis iri al malsamaj ĉambroj por permesii al malsanaj komitatanoj voĉdoni. Tial mi tute ne sciis, kio okazis ĉirkaŭ mi. Unue la prezidanto de TEJO, M.B. Mandirola faris la antaŭparolon. Poste la kandidatoj sinprezentis denove kaj ni havis malfermitan diskutrondon kun ili. Ĉiu IJK-partoprenanto povis demandi ion ajn. Tuj poste venis la balotoj kiuj komenciĝis per posteno de prezidanto kaj la sola kandidato Enric Baltasar (Paul Codina) de Hispanio estis elektita. La postenojn de vicprezidantoj gajnis Costanza Schonfeld el Germanio kaj Francesco Maurelli el Usono. Ĝojo fariĝis ĝenerala sekretario kaj kasisto Feliĉa, ambaŭ el Vjetnamujo. Aliaj membroj estis Linda Charlotte Scherping Larsson el Svedio kaj Doniben Jimenez Jaramillo el Kolombio. La voĉdonado estis tre ekscita kaj finiĝis malfrue nokte.
La lasta renkontiĝo estis en la tago de mia foriro (mi foriris la 11an de aŭgusto kun aliaj Slovakoj). Du pliaj homoj estis elektitaj al la pozicio “Komitatano Ĉ”, nome Romeo de Togolando kaj M.B. Mandirola. Poste membroj de la elekta komisio estis nomumitaj. Ili havas respondecon trovi kandidatojn por la venonta estraro. Elektitaj estis Arina Osipova, Fernando Maia Jr., M.B. Mandirola kaj Carlotta Pavese. Poste, la rezultoj de la laborgrupoj estis prezentitaj (laboro daŭrigos). La grupo prilaboranta Pasportan servon sindediĉis ĉefe al financado de PS. Por la diskutrondo pri la komitataneco ni decidis ke SKEJ, ĈEJ kaj PEJ kunlaboros por krei kaj disvastigi diversajn marerialojn. Krome, la uzo de la nova emblemo de TEJO kaj prezento de projektoj de la organizo estis aprobitaj. Poste la kunsidestro finis la kunvenon.
Fine, mi volas diri, ke reprezenti organizon estas tre interesa. Vi povas influi kaj kompreni pli bone multajn aferojn. Se vi iam havos tian ŝancon, ne hezitu uzi ĝin.
Paulína Jalakšová