Press "Enter" to skip to content

SES 2017 de la vidpunkto de gajnintoj de SES-fonduso

Kryštof Kleštil

“Malĝis! Antaŭ mi komenciĝas pri Slovaka Esperanta Studado, mi volus priparoli min iomete, mi nomiĝas Kriŝtof kaj mi estas instruisto de la angla. Malgraŭ mi naskiĝis en Zlín kaj poste kreskiĝis en Londono, mi ĉiam volus lerni alian lingvon kaj antaŭ eble kvin monatoj mia amiko diri al mi iom pri ĝin. Do antaŭ kvin monatoj mi nehaltante eklernis Esperanton per Duolingo kaj Telegram. Poste mi ŝanceliĝas renkontis aliajn E-istojn kiuj diris al mi pri SES. Mi estis sciigita ke se mi estus membro de SKEJ kaj sendis al la teamo retmesaĝon pri mi kaj mia Esperanta rakonto mi povus gajni specialan rabaton, alivorte mi povus partopreni senpage, nu kompreneble oni ankoraŭ devus pagi por ekskursoj. Mi faris tion kaj mi gajnis ĝin, ho mia dio, mi estis feliĉega! Dankon SKEJ!

Do SES okazis en Banská Štiavnica, belega urbeto mi jam vizitis kelkajn fojojn, ĝi daŭris ok tagojn, ĉiu matene ni studis la lingvon, ĉiu postagmeze ni povis foriri al ekskurso aŭ partopreni en aliajn prelegoj, la programo estis ja bunta. La instruistoj estis bonegaj, ni povis peti ion ajn, ili ĉiam feliĉe helpis nin, ĉiuj preskaŭ ĉiam uzis Esperanton krom specialan momenton, ekzemple kiam oni ne konis vorton, kaj krokodilado preskaŭ ne ekzistis.

La organizantoj laŭ mi estis la plej bona parto de SES, kvankam okupitaj, ili ĉiam feliĉis, kaj havis tempon por niajn demandojn. En mia kazo mi neniam havis unu… sealmenaŭ mi pensas tiel, ĉar mia memoro estas terura…sed mi vidis ke tio okazis.

Do, matene studado, postagmeze ekskursoj kaj prelegoj kaj vespere/nokte? Amuzaĵoj! Tie estis koncertoj, diskotekoj, noktoj kun manĝaĵoj el diversaj landoj, internaciaj vesperoj, nu nur unu vorto estas uzebla, Mirinde!

Laste, laŭ mi se oni volus lerni lingvon oni devas uzi ĝin ne nur studi, kompreneble mi ĝoje ĉiam trovis iun kun kiu mi povis priparoli gravajn aferojn Esperante. Ekzemple unufoje, mi parolis kun mia nova amiko Francis pri ludo, kiu nomiĝas La ludo, ĉu vi konis ĝin?

Mi renkontis multajn interesajn ulojn, kiu venis el diversaj kaj landoj kaj profesioj. Fakte mi tiom interesiĝis ke mi eĉ pripensis voluntuli en Esperanta organizo ie baldaŭ. Ni vidos…

Do mi ŝatus diri Dankon al ĉiuj, pro kiuj la kongreso SES okazis. La teamo bonegis, la instruistoj bonegis kaj simple ĉiuj bonegis. Ĉi tiu kongreso estis bona, se mi povos partopreni la venonta jaro, mi partoprenos sendube.”

 

Samuel Stano

“Al mi plaĉis SES kaj ĝi estis bonega, mi renkontis multajn novajn kaj interesajn homojn. Mi travivis belajn momentojn ekzemple marŝado al Kalvária, koncerto de Jonny M, Kaŝi kaj Jomo kaj studado de Esperanto. Mi estas feliĉa, ke mi povis aliĝi al tiu ĉi somera studado, kvankam mi ek de la komenco estis iomete timema kaj mi ne certis ĉu mi ĝuos ĝin, sed poste mi ekŝatis la lingvon kaj mi feliĉas ke mi povis lerni Esperanton. Mi havas multe da bonaj kaj belaj spertoj por mia vivo, ĉar mi mem povis helpi kaj eklerni novajn kapablojn. SES impresis min pere de novaj kaj utilaj spertoj, ĉar mi povis vidi kiel funkcias organizado de tiuspeca aranĝo. Mi rekomendus Esperanton al ĉiuj miaj amikoj, ĉar Esperanto estas facila lingvo por lerni kaj vi povas ekkonatiĝi kun novaj homoj. Mi certe partoprenos la venontan SES-on.”

 

Petra Slimáková

“Kiam mi decidis eklerni Esperanton, mi unue aĉetis novan verdan notlibron. Tiam mi ankaŭ havigis libron “Esperanto de A al Z” kaj komencis kurson de Esperanto en Duolingo kaj Lernu.net. Ĉi tiuj kvar aferoj fariĝis miaj plej bonaj amikoj. Sed kvankam ni ĝuis ĝin tre kaj mi sentis, ke mi vere plibonigis, al mi mankis unu afero. Mi ne multe parolis Esperanton! Mi volis renkonti multajn verajn Esperantistojn, ne nur tiujn en la bildo en la lernolibro. Mi volis praktiki konversacion en Esperanto kaj plibonigi min. Do, tuj kiam mi eksciis pri la Somera Esperanto-Studado, mi trovis vojon por atingi ĝin. Tiel ekestis SKEJ, al kiu mi ŝatus danki por unu el la plej bonaj spertoj de mia somero! 😊

La Somera Esperanto-Studado estis plejparte pri mirindaj homoj. Estis tie nur amikaj, malfermitaj kaj ĉiam optimismaj esperantistoj el la tuta mondo, kiuj parolis kune la tutan tempon pere de Esperanto! Kaj mi, kune kun ili. De mateno ĝis vespero. Ĉio estis en Esperanto. Matene mi, ankoraŭ dormema, diris al miaj samĉambranoj Bonan matenon, antaŭ la tagmanĝo ĉiam okazis tri horoj de instruado, kiuj mi ofte komencis per demando Kiel diras ili …?, Ĉe tagmanĝo ni ĉiuj deziris Bonan apetiton, post kiam atendis por ni interesaj prelegoj kaj metiejoj, kompreneble en Esperanto kaj vespere ni ĉiuj kantis Mankas dormo, dormo, dormo, dormo kune kun Jonny M.

Se mi devis resumi tion kun unu frazo: Post kelkaj tagoj, mi komencis revi en Esperanto. Vere.

Fine, mi ne devas forgesi mencii la mirindan elekton de la loko. Ĝi okazis en la plej bela urbo en Slovakujo, en Banská Štiavnica. Tio signifis: multajn senokupecojn, ekscitajn ekskursojn kaj belajn vidindaĵojn.

Se vi volas ekkoni agrablajn kaj amikajn Esperanto-parolantojn el la tuta mondo, signife movi antaŭen en Esperanto, gajni grandegan kvanton de motivigo por lerni kaj simple pasigi belajn tagojn en bela medio, tiam la Somera Esperanto-Studado estas la plej bona ideo por la somero! 😉”

 

Por tiuj, kiuj ne partoprenis SES-on en Banská Štiavnica, ni aldonas ĉi tie ligilon kun fotoj de SES 2017.

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *