Press "Enter" to skip to content

SKEJ semajnfino en Malacky kaj ĝiaj rezultoj

La unuan semajnfinon de decembro okazis „SKEJ semajnfino en Malacky“ kies plej grava celo estis difini la prioritatojn de la organizo por la venonta periodo 2017-2018.

Tamen ni ne nur parolis pri estotenteco, sed ankaŭ pri pasinteco. Ekzemple ni resumis kio okazis dum la lastaj du jaroj kiam la prezidantino de la organizo estis Zuzana Kožuchová. Parolante pri ŝi, ni ĉiuj interkonsentis ke ni estas ege dankemaj por ŝia laboro kaj eĉ se ŝi ne daŭrigos en la rolo de organizgvidanto, ni neniam forgesos kion ŝi alportis al SKEJ.

Se mi jam mencias la estraron, tie ankaŭ okazis ŝanĝetoj. Dum la ĝenerala asembleo kiu okazis sabaton la 3-an de decembro, ni specifis la diversajn rolojn kiujn la membroj de la venonta estraro devus reprezenti, kaj memkompreneble elektis ilin dum balotoj. Tiel la organizo ricevis novan prezidantinon Eugénia Belková, aŭ pli facile nur „Žeňa.“ Krom ŝi estis elektita nova vicprezidantino Paulína, kasisto Jozef, estrarano respondeca pri merkatiko kaj varbado Tomáš kaj fine estrarano respondeca pri projektoj kaj eksteraj rilatoj Léon.

Memkompreneble, ni ne nur laboris, sed ankaŭ trovis tempon por interkonaj ludoj, manlaboroj kaj ekskurso al la ĉarmaj kristnaskbazaroj en Schlosshof (Aŭstrio), kie ni ege frostis. Vespere ni havis regiongustumadan nokton akompanatan kun bona amuzado ĉe muziko kaj bonkvalita vino. Tio ĉio ĉefe okazis en nia ĉarma sekreta subtera „SKEJejo“.

Resumante la 3 riĉajn tagojn mi pensas ke ni multon sukcesis. Ni pli bone ekkonis unu la alian, difinis niajn prioritatojn, havis tre bonajn diskutojn, priparolis kaj kune modifis la strategian planon kaj kiel neatentita surprizo dank‘ al la helpo de Matthieu (ege lerta teknikisto de E@I) kreis novan retpaĝon kiun ni nun ĉiuj devas pliriĉigi. Kiel reelektita estrarano de la organizo mi esperas ke la venontaj jaroj ne estos sukcesaj nur por ni, sed ĝenerale por la tuta movado tra la mondo.

Léon Schnelldorfer

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *