Press "Enter" to skip to content

Tomáš Stano: Mia agado en SKEJ estraro

Mia agado en la estraro de SKEJ komenciĝis post nur mallonga sperto kun Esperanto. La tiama estraro ne estis sama kiel nun, kaj ni travivis kune nur duonan jaron. Poste venis nuna, forta estraro, kiu kapablas travivi ĉion kaj resti ĝis la fino. Ekde la elekto en Partizánske jam pasis du jaroj kaj ni, krom eta ŝanĝo en estraro, sukcese batalis kontraŭ ĉiuj obstakloj en nia komuna vojo.

Nia unua pli granda projekto estis aranĝo nomata TER (Tutslovakia Esperanto Renkontiĝo) en urbo Modra. Ni faris preskaŭ ĉion rilate al organizado, kun ioma helpo de E@I. Ni organizis ĝin en juneca maniero kaj ni speciale volis ekkoni ankaŭ maljunajn membroj de la esperanta movado en Slovakio. Tuj altiĝis konscio pri ni, kaj ne nur en Slovakio, kio ankaŭ estis unu el niaj celoj.

Dum la SES (Somera Esperanto-Studado) en urbo Martin, ni duobligis nombron de niaj membroj, kion neniu atendis. Ni ankaŭ kreis membrokartojn, kiujn ricevis ĉiuj membroj (krom nia prezidantino :D), kiuj pagis membrokotizon. Dum tiu ĉi renkontiĝo ni helpis kun la organizado (kaj tio estas nia nuna agadmaniero, ke ni ne nur ĉiam partoprenas aranĝojn, sed ni ankaŭ kunorganizas ilin).

Alia projekto estis ĈAR (Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo), kiu okazis en la vilaĝo Demänová, Slovakio. Tie ni anstataŭis unu el niaj estraranoj, sed tio estas tute alia rakonto. J

Dum ĉiuj aranĝoj ni preparadis ankaŭ organizadon de la Junulara Programo, kiu okazis dum la Universla Kongreso de Esperanto en Nitro. Preparado estis tre longa, laciga kaj nervoziga, sed la fina rezulto estis bonega. Kiu ne partoprenis ĝin, povas bedaŭri.

Dank´ al ĉiuj renkontiĝoj, dum kuj ni helpis kaj organizis, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) vidis ke ni estas helpemaj kaj ke ni estas homoj kun la estonteco en Esperanto. Nia kunlaboro estis, estas kaj certe ankaŭ estos fruktodona kaj dank´ al TEJO niaj kvin membroj partoprenis EJO-n (Eŭropa Junulara Evento) en Strasburgo, kio estas fama evento, kiu okazas ĉiuj du jarojn. Dum tiu ĉi renkontiĝo ĉiam kunvenas pli ol 7 mil homoj. Nuntempe SKEJ partneras en du gravaj projektoj de TEJO. La unua estas AEJK (Afrik-Eŭropa Junulara Kapabligo) kaj alia estas projekto pri efika komunikado, dank´ al kiuj niaj membroj povas vojaĝi tra Eŭropo kaj Afriko senpage kaj partopreni diversajn trejnadojn kaj diskutojn.

Por mi tiuj ĉi du jaroj estis ege bona sperto, kiu signifas multege por mi. Mi esperas ke estonta estraro estos minimume tiel bona kaj forta, kiel la nuna, kaj ke ĝi daŭrigos en la plibonigo de la esperanto-movado en Slovakio.

Tomáš Stano

 

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *