Press "Enter" to skip to content

74-a Internacia Junulara Kongreso

La gastiganto de la ĉi-jara IJK estis la hispana urbo Badaĥozo. Agrabla urbo ĉe la limo kun Portugalio kaj relative malfacile atingebla. Tio tamen ne malkonvinkis 280 esperantistojn el pli ol 20 landoj partopreni. Junaj kaj maljunaj venis kun la celo amuziĝi kaj revidi malnovajn amikojn aŭ ekkoni novajn homojn dum la 74-a Internacia Junulara Kongreso.

La organizantoj strebis igi la 74-an IJK-n ekologia, kaj pro tio la programlibro estis libere elŝutebla kaj ne presita surpapere, kaj anstataŭ kongresan sakon la partoprenantoj ricevis praktikan donacon: ventumilo aŭ ĉapo. Tiuj estis vere bonvenaj, ĉar la temperaturo dum plejparto de tempo superis 40 °C!

La kongresaj tagoj estis plenigitaj per bunta programo: prelegoj, danckursoj, kreivaj metiejoj kaj aliaj. Okazis ankaŭ trejnado pri genra egaleco gvidata de spertaj trejnistoj; danke al subteno de EU, pluraj homoj povis ĉeesti ĝin kaj partopreni la IJK-on senpage. Tamen ne ĉiuj povis amuziĝi dum la tuta tempo, kelkaj devis ankaŭ labori aŭ pasigi longajn horojn en la komitatkunsidoj de TEJO. Bonŝance, tio ne estis senrezulta: TEJO nun havas novan estraron konsistantan el 9 personoj de 8 landoj.

Ni ĝuis plurajn koncertojn: de Martin Wiese dum la kultur-lingva festivalo (KLF) en la urbocentro, de la loka bando Cira y Ulises, Timothy Gallego kaj Jonny M. Ankaŭ la Internacia Vespero estis ĉi-jare eksterordinare sukcesa. Bedaŭrinde la unuajn tagojn mankis en la IJK-ejo diskejoj. Eble pro tio homoj eĉ pli ĝojis, kiam diskejoj finfine okazis kaj ili pli aktive amuziĝis ĝis mateno.

Necesas varme gratuli la organizantojn por la tre bone planitaj ekskursoj kontraŭ favora prezo, aŭ eĉ senpage. Ni povis elekti inter vizito de la antikvaj monumentoj de Mérida, la pentrindaj portugalaj kaj hispanaj urboj ĉirkaŭ la landlimo kaj amuziĝo en akvoparko.

Kongrue kun la temo de la IJK “Genro kaj egaleco” okazis incidento, kiu kondukis al forpelo de unu partoprenanto de la IJK. Ĉu tio estis bona aŭ malbona decido? Tiu demando estigis viglan debaton, kiu ne estingiĝis eĉ longe post la kongreso mem. Tamen ni devas esperi, ke tiu incidento ne nur portis malbonan sangon al Esperantujo, sed ĉefe bonan solvadon de problemoj por la estonteco.

Dum tiu IJK SKEJ ne nur ripozis. Ĝiaj membroj aktive kaj unu jaron frue reklamis, ne nur dum la KLF, la venontan 75-an IJK-n, kiu okazos en Liptovský Hrádok de la 28-a ĝis 4-a de aŭgusto 2019.

Kiel ĉio bela, ankaŭ la IJK devis iam finiĝi. Restas al ni antaŭĝoji pri pluaj bonegaj Esperantaj renkontiĝoj, ekzemple la venontan IJK-n, kiu estos la unua slovaka. ☺

Matthieu Desplantes, David Mamsch, Janka Štecová

 

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *