Press "Enter" to skip to content

SKEJ-Fonduso! Ricevu rabaton por SES!

Karaj SKEJ membroj,

hodiaŭ ni oficiale lanĉis aliĝilon por ricevi SKEJ-Fonduson por la ĉi-jara Somera Esperanto Studado (SES) en Banská Štiavnica. SKEJ-Fonduso estas por ĉiuj tiuj, kiuj planas partopreni la aranĝon kaj plenumos ĉiujn kondiĉojn, kiuj estos gravaj por ricevi ĝin.

Entute ni elektos 3 homojn kies partopreno estos subtenita repagante ilin program- kaj loĝkotizojn.

Se vi ne scias kio SES estas, memkopreneble vi povas esplori pli ĉe: http://ses.ikso.net/2017/eo/ .

Kandidatoj devas plenumi kelkajn kondiĉojn kiel:

  • ne povas havi pli ol 26 jarojn
  • estas membro de SKEJ (kaj pagis aliĝkotizon por la jaro 2017)
  • sendi mallongan motivleteron (en slovaka, kiu scipovas, povas sendi en esperanto) ĝis 5.7.2017 (24:00 CET) al la jena retpoŝtadreso: skej@esperanto.sk; en motivletero kandidato priskribos kialojn, kial li/ŝi volus partopreni SES-on kaj sinprezentos sin mem

Disvastigu tiun ĉi mesaĝon por ke ankaŭ homoj, kiuj ni ne povas atingi, scios pri tiu ĉi ebleco. Se vi ankaŭ konas iun, kiu interesiĝas pri esperanto kaj volas lerni ĝin, sciigu ankaŭ lin/ŝin.

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *