Press "Enter" to skip to content

Polyglot Gathering en Bratislavo

Komence de junio, okazis en Bratislavo monda renkontiĝo de poliglotoj kaj lingvemuloj – Polyglot Gathering. Unuaj tri renkontiĝoj elpensis kaj organizis en Berlino Judith Meyer kaj Chuck Smith kun Martin Sawitzki. La kvara bratislava renkontiĝo estis ĝis nun la plej granda kun pli ol 450 partoprenantoj, el pli ol 55 landoj de la tuta mondo, interalie de Ĉinio, Japanio, Nov-Zelando, Usono aŭ Meksiko. Kaj ankaŭ tre bone organizita dank´ al ĉeforganizantoj Lýdia Machová kaj Petro Baláž, ankaŭ al la resto de E@I, ne forgesinde multaj volontuloj kaj iuj membroj de SKEJ 😊.

Multaj prelegoj pri lingvaj temoj estis preparitaj por partoprenantoj (dum la tuta tago okazis ĉiam 4 prelegoj paralele). Ĉiuj informoj pri la programo troviĝis en la kongresa libro pri kiu unu usonano esprimis kiel tute „fancy-shmancy“. Dum kafopaŭzoj estis preparitaj kelkaj budoj kie ni povis aĉeti krom kafo ankaŭ freŝajn fruktosukojn, aŭ eĉ vinon por freŝigi nin. Sed krom la saĝaj prelegoj okazis ankaŭ vespera plurlingva programo kaj diversaj vojaĝoj al aliaj partoj de Slovakio. Dum la trinko-manĝa nokto ni povis gustumi bonaĵojn, kiujn alportis partoprenantoj de iliaj landoj. Kiel kutime, ĉe la slovaka tablo partoprenantoj gustumis diversajn fromaĝojn, „chrumkojn“ aŭ la Tatran teon. Kun plenaj ventroj ni dancis dum la plurlingva koncerto de jOmO, la sekva vespero ni amuziĝis dum la plurlingva spektaklo de mentalisto Florian Heller kaj same plurlingva estis ankaŭ la koncerto de la bonega kantistino Jessie Ann de Angelo.

Organizantoj preparis ankaŭ akompanan programeron por la slovaka komunumo. La prelego de 5 famaj poliglotoj pri iliaj metodoj de lingvolernado kaj motivigo estis granda sukceso kun la „staranta ovacio“ je la fino.

Belegaj 5 tagoj plenaj de lingvoj, novaj kaj malnovaj amikecoj finiĝis per kreado de la nova slovaka rekordo en la nombro de lingvoj uzataj “sub unu tegmento”. Fine, estis 125. Kompreneble, ni aŭdis Esperanton sed ankaŭ pli ekzotikajn lingvojn kiel ekzemple Navaha lingvo aŭ Toki pono.

Partoprenantoj foriris feliĉaj kaj antaŭĝojis la venontan kunvenon. Organizantoj feliĉis pro la bonfarita laboro. Ankoraŭ ne estas klara kie okazos la sekva Polyglot Gathering, ĉu denove en Berlino, en Bratislavo aŭ aliloke. Tamen, se vi ŝatus viziti iun lingvan kunvenon pli frue ol post unu jaro, vi eble konsideru viziti LangFest en aŭgusto en Montrealo aŭ Polyglot Conference en oktobro en Rejkjaviko. La sekva renkontiĝo en Slovakio estos Somera Esperanto Studado en aŭgusto. Ĉi jare en Banská Štiavnica.

Janka Štecová

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *