Press "Enter" to skip to content

Partoprenu IJK-n en Afriko por favora prezo! Limdato estas ĝis 21-a aprilo!

Karaj SKEJ membroj,

hodiaŭ estis oficiale lanĉita aliĝilo al 3-a renkontiĝo kadre de la projekto pri Eŭro-Afrika kunlaboro (Erasmus+) okazonta ekde la 5-a ĝis 12-a aŭgusto en la urbo Aneho (Togolando). Renkontiĝo okazos dum la IJK (Internacia Junulara Kongreso).

Entute estos elektitaj ok personoj de SKEJ (inter kiuj estos 3 slovakaj atestitaj trejnistoj) kaj unu persono de ĈEJ (por ke ni subtenu diversecon de la partoprenontoj). Akirita stipendio kovros al elektoto loĝadon, manĝaĵojn, vizojn, flugbiletojn (ene kaj reen) kaj asekuron.

Pli da informoj vi povas trovi ĉe jenajn retpaĝoj:

Kiel kandidatiĝi?

Krom reguloj difinitaj de TEJO (Tutmonda esperantista junulara organizo), estas aldonaj kondiĉoj ankaŭ flanke de SKEJ, ĉar ni konscias pri granda intereso. 

Tiu ĉi proceduro estas valida por personoj, kiuj  volus akiri stipendion de SKEJ:

  1. Kandidatiĝo enhavanta motivleteron (en Esperanto) kaj vivresumon (angle/esperante aŭ slovake), bv. sendu ĝis 21-a de aprilo 2017 (23:55 CET) al skej@esperanto.sk (kopie: aejk.oficejo@tejo.org).
  2. Post 30-a de aprilo ni informos kandidatojn pri la rezulto. Sukcesaj kandidatoj devos pagi 100 eŭroj al bankokonto SKEJ por ricevi aliĝilon. (Mono estos uzata por krei stipendian “fonduson” por partoprenigi junulojn ankaŭ aliaj aranĝoj)
  3. Post pago de la monsumo vi ricevos aliĝilon, en kiu vi enskribos datojn, necesajn por aĉetado de flugbiletoj kaj aliaj gravaj aferoj. (Ekzemple valideco de via pasporto). Je tiu momento vi ankaŭ povos aliĝi al IJK.
  4. Ĉiuj elektitaj kandidatoj estos kontinue informitaj pri detaloj kaj ni helpos al ili kun la tuta proceso.
  5. Laste, kandidatoj devos dum IJK partopreni trejnadon/atelieron pri diversaj temoj.

SKEJ elektos kandidatojn laŭ tiujn ĉi kriteriojn:

  • Aktiveco en SKEJ (aŭ ĈEJ)·        
  • Aktiveco en aliaj esperantaj organizoj (ĉefe pro esperantaj aktivecoj)
  • Lingvonivelo de Esperanto
  • Eblecon kontribui al programo de IJK (ne devas esti io granda)
  • Partoprenado en diversaj esperantaj renkontiĝoj (ĉefe en Slovakio)
  • Kaze de granda intereso ni preferigos membrojn kun valida slovaka pasporto

ATENTON! Kandidatiĝoj, kiujn ni ne ricevos ĝis 21-a de aprilo ĝis 23:55, ne estos validaj, same kiel kandidatiĝoj kiujn ricevos nur TEJO (kaj SKEJ ne)!

 

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *