Press "Enter" to skip to content

Multlingvaj junaj Eŭropanoj

Duono de ĉiuj Eŭropanoj komencas lerni fremdan lingvon jam ekde baza lernejo, asertas la nova raporto de infosistemo Eurydice.

La studo diras pri tuta kresko de instruado de fremdaj lingvoj ĉe bazlerneja instruado, sed kelkaj landoj estas “pli multlingvaj” ol aliaj. La tri unuaj estas Luksemburgio, Nederlando kaj Danlando. En Danlando kaj Nederlando (simile ankaŭ en Svedio) preskaŭ tri kvaronoj de loĝantoj parolas per relative bona parola angla. 77% de Luksemburgianoj parolas je sama nivelo germane.

Irlando, Hungario kaj Britio havas la plej malaltan nombron de fremdlingve parolantaj lernantoj.

En ĉiuj landoj, escepte Belgio kaj Luksemburgio, estas angla la plej instruata fremda lingvo ĉe bazaj lernejoj. Ĉe mezlernejoj estas la plej disvastigitaj angla (kun grava kresko de populareco en meza kaj orienta Eŭropo ekde 1998 ĝis 2002), franca (plejparte en sudaj kaj germanlingvaj landoj), germana (en norda, meza kaj orienta Eŭropo), hispana (plejparte en Portugalio, Italio kaj Francio) kaj rusa (en baltiaj kaj kelkaj orienteŭropaj landoj).

La raporto estas bazita sur esploroj faritaj en 30 eŭropaj landoj (25 membroŝtatoj de EU, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Bulgario, Rumanio) dum lerneja jaro 2002/2003.

“En plilarĝiĝita kaj multlingva Eŭropo studado de fremdaj lingvoj ekde infaneco ebligas al ni malkovri aliaj kulturoj kaj kreas plej bonan preparitecon por labora movademo,” diris eŭropa komisionano por edukado, faka trejnado, kulturo kaj multlingvismo Jan Figeľ.

Fremdlingva studado kaj lingva diverseco estas rekomenditaj ankaŭ al malpli junaj homoj.


(Transprenite el www.euractiv.sk)

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *