Press "Enter" to skip to content

Intervjuo pri IJK 2005

Someraj ferioj baldaǔas! Se vi ankoraǔ nenion planas por la unua semajno de aǔgusto, nepre aliĝu al la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos ekde 31-a de julio ĝis 7-a de aǔgusto 2005 en Zakopane. Pri la planoj por la plej grava junulara renkotiĝo dum la jaro rakontas Anna Bichta – LKKanino, kiu respondecas pri eksteraj rilatoj.

D: Kion valoras scii pri la nunjara kongresurbo?

R: Zakopane – loko tre populara ĉe turistoj – troviĝas sude de Pollando, en Tatry-montaro. Poloj, certe prave, nomas ĝin „la vintra ĉefurbo de Pollando”. Sportemuloj povas tie skii, sledi, neĝtabuli. Tamen la organizantoj de IJK diras pli: „Zakopane: vintra ĉefurbo de Pollando – somera ĉefurbo de Esperanto”.
La plej grava kaǔzo por elekti Zakopane estis tiu, ke ĝi apartenas al la plej belaj urboj de Pollando. Ni volas, ke niaj gastoj povu iom sperti la lokan kulturon, ekzemple rigardi montaran arkitekturon aǔ gustumi tradician ŝafan fromaĝon oscypek. Krome Zakopane havas tre oportunan situon, ĝi troviĝas en la centro de Eǔropo, same proksima al esperantistoj el oriento kaj okcidento.
Oportuna estas ankaǔ la dato! Kiu volas pasigi la tutan feriadon kun Esperanto, tiu havas nekredeblan ŝancon – oni povas unue partopreni UK-n en Vilno, poste veturi al Zakopane kaj finfine viziti IJS-n en Hungario. Tio estas absolute unika ŝanco, des pli ke ankaǔ interloka vojaĝado estas facila!
Finfine gravas, ke en Zakopane tute ne estas kuloj… 🙂

D: Kio estos la nunjara kongres-temo?

R: La temo de nia kongreso estas „Unueco en diverseco”. Ni volas diskuti la plej gravajn aspektojn de egalrajteco – ni interparolos pri lingvoj, minoritatoj, handikapuloj, religioj… Ni jam scias tutcerte, ke lunde estos la tago de minoritatoj kaj samtempe tago de Pollando. Ni organizos prelegojn, kursojn, interkonajn okupojn, ekskurson tra la urbo kaj koncertojn de loka folklora muzikgrupo kaj pola rok-muzika grupo „Hotel Zacisze” (Ili ne estas esperantistoj, sed ni volas, ke ili kantu Esperante. Eble ni sukcesos!) Marde estos la lingva tago. De mateno ĝis vespero okazos multaj prezentoj, pri kiuj ni baldaǔ detale skribos en nia ttt-ejo (www.tejo.org/ijk). Vespere speciale por ni koncertos la franca muzikgrupo „Esperanto Desperado”. Merkrede okazos tuttagaj ekskursoj. Ĵaude ni prezentiĝos al loĝantoj kaj turistoj en Zakopane – en la urba parko okazos Lingva Festivalo kaj koncerto de bonkonata franca kanzonisto JoMo. Poste verŝajne okazos ankaǔ koncerto de iom ekstremeca Esperanta rokmuzika grupo el Pollando „Krio de Morto”. Ni planas ankaǔ elekti „la reĝinon de Esperantujo”. Vendredo estos la tago de religioj kaj teatraj spektakloj. Sabate temos pri handikapuloj kaj estos la tempo konkludi nian pripensadon pri „Unueco en diverseco”.

D: Vi menciis tuttagajn ekskurojn. Kion oni povos viziti?

R: Ĉiu havos kelkajn eblojn. Ni organizos ekskurson al Auschwitz Birkenau – dummilita hitlera koncentrejo, kie oni ekstermis pli ol unu milionon da homoj. Alternative oni povos viziti la salminejon en Wieliczka (Vjeliĉka), kien ekskursis ankaǔ Zamenhof dum UK 1912 en Krakovo. Dum reveno el la salminejo okazos vizitado de Krakovo, iama ĉefurbo de Pollando. Krome por naturŝatantoj ni planas organizi ekskurson al la Nacia Parko de Tatry-montaro.

D: Oni povos partopreni ankaǔ diversajn seminariojn, kursojn kaj aliajn allogajn okupojn…

R: Jes, okazos la seminario „Flugiloj” por junaj instruistoj de Esperanto kaj ankaǔ „E@I” – seminario pri popularigado de Esperanto en la Interreto. Ni planas kursojn pri la pola lingvo, gestlingvo, pentrado sur vitro kaj taiĉio. Ĉiuvespere funkcios kongresaj kafejoj kaj oni povos rigardi filmojn en E-kinejo. Mi rekomendas al ĉiuj promenojn al Nacia Parko de Tatry-montaro (kaj la matenan gimnastikon:). Ĉiu devus trovi programerojn interesajn por si. Kaj evidente dum la kongreso oni povos interparoli en unu komuna lingvo.

D: Kiel statas la preparoj al IJK en Pollando?

R: Dank’ al la urbestraro de Zakopane ĉiuj preparoj progresas laǔritme. Nun ni prilaboras programajn detalojn. Se iu havas ankoraǔ interesan ideon ligitan kun la temo kaj volas gvidi iun programeron, ni kore invitas! Por ĉiuj kontribuantoj estos rabatoj. Mi ankoraǔfoje rekomendas viziti la ttt-ejon www.tejo.org/ijk. Ĝuste tie oni povas aliĝi kaj kreskigi la jam 370-opan grupon da partoprenantoj.

La alta protektanto de IJK konsentis esti la prezidento de Pollando, Aleksander Kwaśniewski, kiu plenumis jam ĉi tiun funkcion dum IJK 1986, tiam kiel ministro pri junularo. Nun ni serĉas amikajn amaskomunikilojn, kiuj volos patroni al la kongreso.

Ni kore invitas ĉiujn esperantistojn el la tuta mondo – venu al Zakopane inter 31-a de julio kaj 7-a de aǔgusto 2005. Ni kune amuziĝu – espereble ankaǔ Esperanto iom profitos el tio!

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *