Press "Enter" to skip to content

Renkontiĝo de kulturoj, aŭ kiel organizi la afrikan IJK-n

SKEJ, kiel forta kaj tre aktiva organizo de TEJO, partneras en unu el la plej gravaj projektoj en sia historio. EAEY – Empower African and European Youth! (Enpovigu afrikajn kaj eŭropajn junulojn), estas projekto, kiu temas pri kapablokonstruado kaj trejnado de junaj laboristoj kun speciala emfazo al neformala lernando.

Dum kelkaj tagoj niaj membroj (Léon Schnelldorfer kaj Tomáš Stano) partoprenis la unuan el kvar renkontiĝoj en la afrika urbo Cotonou, Benino. La oficiala renkontiĝo okazis ek de la 4-a ĝis la 6-a de oktobro, sed antaŭ tiu ĉi oficiala renkontiĝo okazis ankaŭ trejnado pri kiel organizi IJK-n (ekde la 2-a ĝis la 3-a de oktobro). Tie ni vidis kiel diversaj estas niaj kulturoj kaj pensmanieroj. Ni, kiel spertaj organizantoj, havis taskon helpi al afrikaj esperantistoj spertiĝi, por ke ili povu organizi la plej bonan IJK-n kiel eblas.

Poste okazis oficiala trejnado, kiun gvidis Ĝenerala Direktoro de UEA kaj TEJO Veronika Poór. Dum tiu ĉi trejnado ni ekkonis unu la alian pli bone kaj ankaŭ plibonigis niajn sciojn pri tiu ĉi projekto kaj pri niaj landaj sekcioj. Parto de la oficiala trejnado estis ankaŭ ekskurso al la surakva urbeto ĉe Cotonou, kie ĉiuj homoj loĝas en siaj domoj konstruitaj surakve. Oni diras ke en tiu ĉi „vilaĝo“ loĝas proksimume 35000 loĝantoj.

Dum la lasta vespero ni priparolis gravajn aferojn pri la IJK, kiel limdatoj por fari la taskojn, elekto de kongresa temo kaj ankaŭ la organiza teamo de la IJK. Organiza teamo de la afrika IJK estos vere specifa, ĉar por ĉiu posteno elektitos 2 personoj (unu el Afriko kaj unu el Eŭropo), kaj do ni povas diri ke SKEJ havos siajn membrojn ankaŭ en la organiza teamo de la afrika IJK. Léon prizorgos vesperan programon kaj Tomáš helpos kun varbado kaj informado. La kongresa temo estos „Virinoj kaj viroj kun siaj kulturoj“.

La 7-an de oktobro, en la tago de nia foriro, ni vizitis la urbon Aneho en Togolando, kie okazos la venonta IJK. Ni vidis ĉarman ejon kun interesaj lokoj por koncertoj kaj drinkejo. IJK lokiĝas tre proksime al la oceano (nur 50 metrojn), do vi havos ĉiam tre belan panoramon. Dum la revojaĝo al Cotonou ni vizitis ankaŭ la urbon Guidah, kiu estas fama por sia sklava historio. En ĝi troviĝas multe da monumentoj pri historio kaj ankaŭ templo de serpentoj, kie vi povas provi havi serpenton ĉirkaŭ via kolo.

Dum tiu ĉi renkontiĝo ni ekkonis multe da homoj de diversaj landoj kaj iliajn kulturojn. Temis ĉefe pri la vuduistoj, reĝsistemo kaj ankaŭ pri la pozicioj de virinoj en la socio, sed ankaŭ pri la neĝo kaj vintro en Eŭropo (ĉar Afrikanoj neniam vidis ĝin kaj ne povas imagi kiel la neĝo kaj vintro aspektas en niaj landoj). La vizito de Benino kaj Togolando estis vere interesa kaj ni antaŭĝojas viziti ilin ankoraŭfoje. Vi ĉiuj estas invititaj partopreni tiun ĉi mojosan kaj unikan renkontiĝon en Afriko!

Tomáš Stano

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *