Press "Enter" to skip to content

Junulara programo de UK 2016 per la okuloj de organizanto

Parto de la ĉi-jara 101-a UK en Nitro estis eble la unuan fojon kompleksa programo por junuloj. Mi havis la okazon esti unu el la organizantoj kaj per tiu ĉi artikolo mi ŝatus rakonti al vi pri la UK de la alia flanko ol via, do la organiza.

La preparado komenciĝis longe antaŭ la kongreso. Estis ĉefe kreema procezo, kiu devis gvidi al la plej eble interesa kongreso. Ju pli proksimis ĝi, des pli freneza kaj streĉiga iĝadis la laboro. Iuj el ni ne povis dormi, ĉar eĉ nokte tra niaj kapoj fluadis ideoj pri kion eblus ankoraŭ plibonigi. La lastaj preparoj por la kongreso okazis eĉ la nokton antaŭ ĝia komenco, sed tion diru al neniu, mi petas!

Por ĉiu tago ni pretigis edukan, artan, kulturan kaj distran programon, kunlabore ankaŭ kun ĈEJ. Ĝi en havis prelegojn de diversaj sferoj – historio, komputiko, psiĥologio kaj simile. Plie okazis kursoj de slovaka tango, origamioj aŭ bracletkreado, teatraĵo, ekskursoj, diversaj ludoj, koncertoj, gufujo, diskejo, kaj mi daŭre sentas, ke io mankas ankoraŭ en tiu listo.

Sabato (la unua tago) komenciĝis kaj de ĉiuj flankoj ekfluis al ni esperantistoj. Krom ĉirkaŭkuradi kaj helpadi ĉie eble, ni kun intereso rigardis kaj serĉis potencialajn partoprenontojn de nia programo. Persone mi devas agnoski, ke mi iomete timis, sed mi malstreĉiĝis tuj ĉe la unua programero de Milka – pentrado sur tukego. Tie ankaŭ multaj el vi kontribuis per sia verketo. Poste komenciĝis la preparado de la trinkomanĝa nokto. Longe ŝajnis, ke aperos nur la slovaka kaj ĉeĥa tablo, sed temis nur pri malfruemo de la aliaj kulturoj, kaj fine ni povis gustumi specialaĵojn de la tuta mondo, ekzemple eĉ insektojn, kiuj surprize bongustegis.

Dimanĉe okazis nia propra eta solena inaŭguro, post kiu sekvis la interkonaj ludoj de Meva, danke al kiuj ni ĉiuj rapide amikiĝis. Oni daŭrigis per urbaludo, ĉe kiu oni amuziĝante kaj solvante diversajn taskojn tra rigardis la tutan urbon kaj ekkonis la plej interesajn slovakajn legendojn. La partoprenantoj tiel povis ekscii ion pli pri nia bela lando en agrabla formo. Nia vespera programo kun DĴ Aris venis nur post la Nacia vespero kun bonega ensemblo Lúčnica, kiun eĉ ni organizantoj spektis tute ravitaj.

Lundo estis riĉa je la taga programo, kiu konsistis el la menciitaj lecionoj de tango, prelegoj, kreivaj metiejoj, sed ankaŭ aligatorejo, kie vi povis babili en pluraj lingvoj krom Esperanto. Vespere okazis la vingustumado de lokaj vinoj, inkluzive de du vinoj, kiuj estis preparitaj speciale por la kongreso. Post tio oni ekiris al la kongresa balo, kaj poste sekvis diskejo, ĉi-foje kun DĴ Kunar.

Marde atendis nin jam tradicia taga programo, pliriĉigita per vizito de naĝejo kaj la filmo de ĈEJ. Tiu ĉi estis tre sukcesa, la salono plenplenis. Vespere okazis tombolo, en kiu oni inter aliaj premioj povis gajni ankaŭ la tukegon de ni desegnitan. La gajninto certe tre ĝojis pri la premio. Sekvis koncerto de la roka grupo EasySteps, kie ĉiuj freneze dancis kaj bonege amuziĝis. Sufiĉas rigardi la fotojn de tiu vespero por nedubi. La grupo ankaŭ tre ĝuis la koncerton kaj do daŭrigis akompani nin en la drinkejon.

Merkrede okazis ekskursoj al Zobor kaj Bratislava, kiuj estis lacigaj, sed tamen ege ŝatitaj de la partoprenintoj. Ni, kiuj ne bonŝancis partopreni ilin, restis en la ejo preparante la vesperan piknikon. De la organiza vidpunkto ĝi estis tre ĥaosa, ĉar venis tre multe da homoj kaj ankoraŭ dum la pikniko ni alpreparadis pliajn manĝojn. Mi esperas, ke la partoprenintoj ĝuis ĝin ankaŭ danke al la esperantaj muzikistoj, nome la litova grupo Asorti kaj eble iom malpli konataj Martí kaj Noa el Katalunio. En trankvila muzika maniero oni daŭrigis per koncerto de slovaka kantistino Barbora Hazuchová kaj germana Ĵele. Bela miksaĵo de naciecoj, ĉu ne?

Ĵaŭdan vesperon agrabligis per sia muziko Martin Wiese. Poste ni ĝuis noktan promenadon al kalvario, el kiu estas belega elrigardo al la tuta Nitro kaj la magia nokta ĉielo. Kuŝante sur la tukoj ni vidis ne nur stelarojn, sed ankaŭ falantajn perseidojn. Estis perfekta vespero por ĉiuj romantikaj animoj kaj iliaj deziroj. Mi esperas, ke ĉiuj plenumiĝos.

Vendredo estis la lasta tago, por kiu ni preparis programon. Dumtage estis la lasta ebleco lerni iom da slovaka tango antaŭ la vespera rekordo. Dum tiu ĉi dancis preskaŭ 200 amatoraj kaj profesiaj paroj. Post la ĉefplacaj koncertoj de slovakaj kaj esperantaj grupoj okazis denove diskejo, kiu mojosis danke al DĴ Kim. Oni dancis ĝis la nokto-
fin’. Ĉiuj volis ĝui la lastan vesperon kaj adiaŭi la kongreson en la ĝusta maniero.

Fine restas nur danki al ĉiuj, kiuj helpis al la sukceso de la junulara programo, ĉu kiel partoprenanto, helpanto, aŭ organizanto.

Grandan dankon!

Paulína Jalakšová

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *