Plurobliga evento de la Erasmus+ projekto ECY
Bratislavo 22.09. – 24.09.2017
Mallonga Priskribo
La plurobliga evento estas la lasta aranĝo kiu okazos kadre de la Erasmus+ “ECY” projekto (Efika Komunikado en Junularaj Organizoj). La celo de tiu ĉi evento estas ĉefe prezenti la rezultojn de la projekto kaj disvastigi ilin en pli granda publiko. Pro tio minimume 25 partoprenontoj el projektaj partneraj landoj kaj 25 homoj el Slovakio partoprenos la eventon. Krom “devigaj” programeroj ni decidis pliriĉigi la programon organizante ankaŭ Kultur-Lingvan Festivalon, ekskurson tra la urbo kaj ankaŭ kelkajn trejnadojn rilataj al la temo de la projekto.
Programo
Vendredo 22.09.2017 – alventago
15:00 – Alveno kaj registriĝo
16:00 – Promenado tra Bratislavo + vespermanĝo ie en urbocentro
Sabato 23.09.2017
matenmanĝo
10:00 – Akceptiĝo de partoprenontoj – subskribado de prezentlisto
10:15 – Efika komunikado inter junularaj organizoj – rezultoj de Erasmus+ projekto
11:45 – Tagmanĝo
13:00 – Kultur-lingva festivalo
- ebleco prezenti vian landon pere de diversaj manieroj – manĝaĵoj, trinkaĵoj, prezentaĵoj, mallongaj kursoj de la nacia lingvo, kantoj, ktp.
- RIMARKO: NE FORGESU KUNPORTI BONGUSTAĵOJN KAJ FLUGFOLIOJN POR BONE PREZENTI VIAN LANDON/LINGVON/KULTURON
15:45 – Trejnadoj
- Kreu vian retafiŝon senpage.
- Kiel fari kampanjon? Kiel ĝuste komuniki?
vespermanĝo ie en urbocentro
Dimanĉo 24.09.2017 – forirtago
matenmanĝo
10:00 Trejnado – Kiel fari kampanjon? Kiel ĝuste komuniki?
12:00 – Foriro
Alvenebloj al la akceptejo
De “Bratislava – hlavná stanica” (Stacidomo – por tiuj kiuj alvenas trajne)
- vojo daŭros 5 minutoj kaj vi bezonas aĉeti bileton kiu kostas 0,70 EUR
- prenu buson numero 93 kaj iru 2 haltejojn al “Hodžovo námestie”
- hostelo troviĝas nur 50 metroj de la haltejo – ĝia ruĝa kaj blanka emblemo estos videbla de la haltejo je la dekstra flanko de la strato
- la dua eblo estas iri piede – iru ĉirkaŭ 10 – 15 minutoj tra la strato “Štefánikova”
De “Bratislava – Mlynské Nivy, A.S.” (por tiuj kiuj alvenas buse)
- vojo daŭras ĉirkaŭ 8 -10 minutoj kaj vi aĉetos bileton kiu kostas 0,70 EUR
- prenu “trolejbuson” numero 206 aŭ 208 kaj iru 4 haltejojn al “Hodžovo námestie”
- post eliri la trolejbuson, prenu la ŝtuparojn al la subpasejo kaj turnu dekstren
- pasu la subpasejo, supreniru ŝtuparojn kaj turnu maldekstren
- vi estos sur la strato “Panenská”, kie troviĝas la hostelo, kiun vi vidos je la dekstra flanko de la strato
De la flughaveno:
- vojo daŭras 45 minutoj kaj vi bezonas aĉeti bileton kiu kostas 0,90 EUR
- prenu buson numero 61 kaj iru al la fina haltejo (Hlavná stanica)
- ŝanĝu la buson al la numero 93 kaj iru 2 haltejojn al “Hodžovo námestie”
- hostelo troviĝas nur 50 metroj de la haltejo – ĝia ruĝa kaj blanka emblemo estos videbla de la haltejo je la dekstra flanko de la strato
Loĝado
Por ĉiuj eksterlandanoj estos prizorgita loĝado (kiuj venos pere de projektoj) en la hostelo Downtown Backpaper´s. En tiu ĉi hostelo ni atendos vin por akceptiĝi. Pli da informoj pri la gastejo vi trovos ĉe: http://www.backpackers.sk/
Adreso
Panenská 31, 811 04 Bratislava, Slovakio
Mapo
Programejo
La plej granda parto de la programo (dum sabato okazos en la domo Quo Vadis, kiu troviĝas proksime de la gastejo (300 metroj)).
Adreso
Dom Quo Vadis, Hurbanovo námestie 1, 811 03 Bratislava
Mapo
Manĝado
La unua oficiala manĝo estos la vendreda vespermanĝo. Matenmanĝoj estos prizorgitaj de ni, do vi certe ricevos iun bongustaĵon por bona komenco de la tago. Sabata tagmanĝo estos prizorgita en domo Quo Vadis kaj la ceteraj manĝoj estos prizorgitaj pere de restaŭracioj. La manĝoj estos pagotaj de projekta mono, sed memoru ke alkoholaĵojn (kaj multekostajn trinkaĵojn ĝenerale) vi devas mem financii.
Kontaktoj
Tomáš Stano (Surloka ĉefrespondeculo)
- poŝtelefono: +421 905 289 902
- retpoŝtadreso: tomasstano95@gmail.com
Léon Kamenický (Estrarano respondeca pri projektoj en SKEJ)
- poŝtelefono: +421 948 028 086
- retpoŝtadreso: leon.kamenicky@gmail.com
Eugénia Belková (Manĝoj)
- poŝtelefono: +421 903 629139
- retpoŝtadreso: zena.belkova@gmail.com
Veronika Mihaldová (Loĝado)
- poŝtelefono: +421 918 844 501
- retpoŝtadreso: veronika.mihaldova@gmail.com
Organizantoj
Slovakia Esperanta Junularo
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Domo Quo Vadis
La evento okazos danke al la financa subteno de Erasmus+ projekto registrita ĉe nederlanda nacia agentejo, sub kodo 2016-2-NL02-KA205-001438