Press "Enter" to skip to content

Florigu Egalecon inter Junuloj

Komencodato:  2017-10-01

Daŭro: 16 monatoj

Finodato: 2019-01-31

Celoj:

Eki diskuton pri genraj temoj kun pli kapablaj kaj pasiaj homoj, pli aktive engaĝiĝi genre marĝenigitajn homojn kaj nereprezentitajn genrojn ene de la asocioj, certigante sekuran kaj engaĝigan vivolokon.

Ĝenerale pli mem-fidaj kaj mem-akceptaj junuloj kiel aktivaj civitanoj

Prioritatoj:

  • Socia inkluziveco: pro interŝanĝo de bonaj praktikoj, altigi konsciiĝon kaj trejnado de volontuloj por pledado en genra egaleco, kaj pli ĝenerale kontraŭ ajna formo de diskriminacio
  • Subteni enpovigon: fortigo de kompetentoj por junaj volontuloj, memrolantoj en sia propra vivo, konstruo de memfido kaj fortigo de kapabloj
  • Promocii kvalitan junularan laboron: kolekto de praktikoj kaj iloj subtenas kvalitan laboron de junuloj

Kunordiganto: GEJ (Germanio)

Partneroj: SKEJ (Slovakio), TEJO (Nederlando), BEA (Italio), HEJS (Hispanio), Kosmo (Britio)

Kunvenoj:

1) Dennenhof en Lunteren, Nederlando, 27.-29.oktobro 2017 (KKPS)

Ĉiu partnero prezentas sin, sian laboron pri la temo, bezonoj de celgrupoj, propraj bonaj praktikoj. Planado de la projekto, konsenti pri la bezonoj adresotaj, kaj pri iloj kaj rimedoj realigotaj

2) Italio, 29.3.-3.4. 2018 (IJF)

Aliĝi al trejnado kiel trejnoto aŭ trejnisto vi povas ĉi tie.

3) Badajoz, Hispanio, 4.-11.8.2018 (IJK)

Aliĝi al IJK vi povas ĉi tie. Informoj pri trejnado venos baldaŭ.

4) Slovakio, 18.-21.10. 2018 (KAEST)

Aliĝi al KAEST vi povas ĉi tie.

5) Germanio, decembro 2018 / januaro 2019 (JES)

Atendataj rezultoj

  • Kolekto de bonaj praktikoj kaj konsiloj pri pledado por genra egaleco
  • Elektronikaj dulingvaj dokumentoj (angla kaj Esperanto), tradukotaj al aliaj naciaj lingvoj, priskribo de metodoj kaj iloj laŭ celgrupo.
  • La metodoj estas akompanitaj de fonaj materialoj (background material, artikoloj, mencio pri libroj), kaj de iloj bezonataj kiam aplikante tiujn metodojn, kiel ekzemple tempomastrumaj folio, pritaks-formularoj, faciligante la pretigon de la tuta lerniga proceso por la trejnistoj.
  • Videoj/intervjuoj