Press "Enter" to skip to content

KKPS

Fine de oktobro mi danke al SKEJ kaj la projekto pri genra egaleco havis la eblecon partopreni al KKPS, semajnfina renkontiĝo en Nederlando. Ĉar mi alteriĝis en Amsterdamo jam vendrede frumatene, mi povis ĝui kelkajn liberajn horojn, kiujn mi uzis por ekkonado kaj ĝuado de la etoso de tiu ĉi urbo.

Posttagmeze okazis veturado al la KKPSejo, en ĉarma urbeto Lunteren. Post la unua timo pri ĉu mi sukcesos eliri je la ĝusta haltejo, ĉirkaŭis min agrabla sento ke danke al Guglomapoj mi alvenos celen jam post 29 minutoj. Bedaŭrinde, ne ĉiam la vojo estas tiel facila kiel ŝajnas rete. Post eta perdiĝo en la arbaro, inter la dometoj kaj post eta senesperiĝo, mi post preskaŭ 2 horoj de promenado renkontis aliajn, simile perditajn esperantistojn. Grupe ja aferoj pli bone iras, do fine ni feliĉe trovis la ĝustan vojon kaj post momento jam povis ĝui varman vespermanĝon kun la resto de la partoprenantoj.

La sekvan tagon ni komencis labore, diskutante pri la projekto. Oni prezentis al ni la bazan koncepton kaj regulojn. Kune ni ekplanis kion ni faros ĉe la sekvaj esperanto aranĝoj, kiuj estas parto de la projekto, kaj kiel ni imagas la idealan funciadon de la projekto, je la enhava kaj organiza flanko. Por pli bone eniri la areon, Paulinka kaj Ariel preparis por ni prezenton kaj ekzercojn pri la temo. Ni estis dividitaj en grupojn, en kiuj ni serĉadis la solvojn al kutimaj problemoj, kiujn la organizantoj de ne nur esperanto renkontiĝoj renkontas ĉiutage. La celo estis komrpeni, kion signifas organizi eventon alireblan al ĉiu, sen diferencoj.

Posttagmeze ni moviĝis al la urbocentro, por festi la 100an datrevenon de la morto de Zamenhof, ni aŭskultis kelkajn klerigajn prelegojn de gravaj esperantistoj kaj la koncerton de la muzikgrupo Kajto, kiu ludis por ni tradician nederlandan muzikon, enriĉigitan je interesaj tekstoj. Bonhumore ni revenis, kaj kelkaj kuraĝuloj komencis prepariĝi por la vespera halovena balo. Mi devas agnoski ke la kostumoj estis bonegaj, kaj foje estis vere problemo diveni, kiu kaŝiĝas malantaĝ la masko. La plej bonaj kostumoj ricevis merititajn premiojn je la noktomezo.

Dimanĉa antaŭtagmezo, samkiel la sabata, estis dediĉita al la projekto. Ĉi foje ni jam pli detale priplanis, kion ni organizos kadre de la projekto venontjare en Italio kaj Hispanio, kaj dum la fina renkontiĝo aŭtune ĉe ni en Slovakio. Estos ankoraŭ multege da laboro ĉe la projekto, sed ĉiu el la partoprenintoj estas forte motivigita kaj preta doni al ĝi la plejon kaj tiel enriĉigi la projekton mem kaj ĉiujn kiuj ĝin partoprenos.

Kun la roloj dividitaj kaj kun bona sento ni post eta tagmanĝo ĉiu ekiris hejmen. Mi forveturis de Nederlando eble malsata (kalkuli kiom da manĝo bezonatas por ĉiuj partoprenantoj ŝajne ne estis la plej forta flanko de la organizantoj), malvarma (iel mi ne antaŭvidis ke fine de oktobro estos jam tiel malvarme en la arbaro), sed kun la sento de bone farita laboro, plena je la renkontiĝoj kun inspirigaj homoj kaj interesaj konversacioj. Esti en la centro de la planado de tia ĉi projekto estis tre enriĉiga – estis mojose havi la eblecon ĉeesti la naskiĝon de io, kio estas ankoraŭ nur formiĝanta kaj pliboniĝanta. La partoprenon je la projekt-renkontiĝoj mi povas nur rekomendi, ĉu kiel partoprenanto ĉu kiel rekta kontribuanto al la organizado. Vi certe povas jam antaŭĝoji! 🙂

Veronika Mihaldová

 

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *