Press "Enter" to skip to content

IJK 2017

           Ĉi-somere, ek de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto okazis la unua IJK en Afriko. Pli specife en la marborda urbo de Aného en Togolando proksime de la landlimo kun Benino. Dank´ al la projekto pri la eŭropafrika kunlaboro, mi povis partopreni IJK-n nome de SKEJ kune kun 8 aliaj Slovakoj.

Kvar el ni alvenis al Lomé (ĉefurbo) merkrede la 2-an de aŭgusto. Ni estis ege surprizitaj pri la moderneco de la loka flughaveno. La resto de la lando estis tute malsama. Kiam ni alvenis nokte, nia unua impreso iomete distordiĝis. Dum la vojo al la hotelo ni spertis multajn kontrastojn. Unuflanke giganta haveno lumigita de miliono da lumoj, aliflanke malriĉaj setlejoj proksime al kiuj troviĝis nia hotelo. Dum la tempo de vojaĝo al hotelo ni pensis, ke nia ŝoforisto mortigos nin, sed feliĉe ni ankoraŭ estas ĉi tie. Ni finiĝis en plaĉa dometo sur la plaĝo. Nur matene ni rimarkis, ke ni fakte estas ne pli ol  3 metrojn de la oceano.

La sekvan tagon, la sama ŝoforisto kondukis nin ĉirkaŭ la urbo kaj samtempe fariĝis nia gvidianto. Komence, li montris al ni la vilaĝon de artistoj, kie ni ankaŭ aĉetis memoraĵojn. Li kondukis nin al la Nacia Muzeo, al la plej bela kvadrato de Lomé, al la merkato de fetiŝoj, kie ni povus aĉeti korpojn de mortaj bestoj.

La trian tagon la ŝoforo vojaĝigis nin al la kongresejo. Ĝi okazis en internulejo kun ĉambroj kun multaj litoj (ok por ni), dividitaj necesejoj (kun blatoj) kaj duŝejoj (ni lavis sin per akvo de siteloj). Preskaŭ ĉiuj homoj venis sekvan tagon kiam la kongreso oficiale komenciĝis.

    

Mi ne skribos pri unu tago post la alia, sed nur pri la plej gravaj eventoj kaj mi volas komenci kun koncertoj. Komence ni povis ekkoni afrikan kulturon dank´ al du kantistoj. De mia vidpunkto, la dua estis pli interesa, kvankam li dancis pli ol kantis. Alia koncerto estis Jonny M kun Esperanto-reggae (“Majstro de diskej´ skej skej skej …” estis vere amuza). Ni ĉiuj havis bonan tempon. Poste ni havis interesan koncerton de Joel en gufujo. La antaŭlasta nokto (kaj mia lasta) la koncerto de Kim okazis. En tiu tempo neniu sentis sin sola, kaj ĉiuj amuziĝis ĝis la nokto nokto fin´.

    

La tuttaga ekskurso al la bela akvofalo en Kpalimé estis ankaŭ interesa. Ni banis en la refreŝiga akvo. Estus eĉ pli bone se la vojaĝo tien kaj reen ne daŭris 10 horojn entute. Ĉiukaze, plantejo kun kafo kaj kakao plibonigis la situacion. Ĉu vi sciis, ke la fruktoj de kakao ankaŭ havas blankan pulpon, kiu estas tre bongusta? Ni kutime konsumas nur enon de la frukto kaj la pulpo estas ĉiam forĵetita. Ni ankaŭ havis la ŝancon viziti la historian vilaĝon de Togoville sur la bordoj de la lago Togo, kie la Virgulino Maria en 1965 aperis. Tiu-ĉi loko estis vizitita de la papo Johano Paŭlo II. La plej amuza evento okazis ĝuste post la alveno en la vilaĝo. La loĝantoj portis nin el ŝipoj al la tero en siaj brakoj por ke ni ne tuŝu la akvon (kaj poste petis monon de ni).

  

Kruelega evento estis, kontraŭe, iu ventra viruso. Mi pensas ke neniu evitis ĝin. Ĝi estis malsano de malbona higieno kiu lokaj loĝantoj, bedaŭrinde, renkontas regule pro manko da rimedoj kaj scioj. Kelkaj eĉ devis viziti malsanulejon.

Fine mi ŝatus alproksimigi vin al la impresoj de Afriko pli ĝenerale. Ĝi estas lando plena de kontrastoj, kie du mondoj renkontiĝas – la tradicia loka kaj la “moderna”, kiun ni konas el Eŭropo. Oni povas ankaŭ posedi du poŝtelefonojn loĝante nur en du-metro-longaj pajlaj dometoj. Sur ĉiu vojo vi povas vidi motociklojn kaj senti odoron de benzino kiun Afrikanoj ankaŭ vendas en plastaj boteloj. Vi povas vidi grandegajn hotelojn apud malriĉaj kabanetoj. La terura afero estas, ke rubaĵo estas ĉie kaj homoj necesejumas, kie ili volas. Estas multe da aferoj por ŝanĝi tie, sed ekzistas ankaŭ multaj belaj aferoj por ekkoni. Ekzemple la amantaj infanoj, kiuj vokis nin “Yovo” (en sia lingvo tio signifas “amuzaj blankaj homoj”), belaj multkoloraj ŝtufoj kaj vestaĵoj, sed la plej grave la dancantaj homoj, kiuj simple ĝuas la vivon.

Paulína Jalakšová

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *