CXi-specaj aranĝoj havas tian etoson (elkreatan de partoprenantoj mem), kiun ĉeestantoj ne forgesas la tutan jaron kaj ĝi restos en iliaj koroj „enpikita“ poreterne. Kaj se iu el ili hazarde komencos dubi pri la ideo de Esperanto, sufiĉas, se ŝ/li denove (almenaŭ en rememoroj) vizitos IJK-n.
Leave a CommentSKEJ - Slovenská esperantská mládež Posts
Ni ne timias kun vi pri ŝanco de Esperanto: Esperanto estas fakte provita modelo, kiu en komunumo de siaj parolantoj certigas internacian komunikadon egalan, rektan kaj universalan: komunkado per Esperanto estas realigita lingva demokratio. Ĉar Esperanto bone influas al lernado de postaj fremdlingvoj, Esperanto estas ŝlosilo al multlingveco. Esperantistaro ne deklaras multlingvecon, lingvan ekologion kaj egalrajtan komunikadon kiel neklarajn planojn: ni tiujn celojm plenumadas nun kaj ĉi tie.
Leave a CommentEn Hungario 70-80 % de la ŝtataj lingvoekzamenoj okazas pri la angla lingvo, sed estas interese, ke nuntempe en 2004 sur la dua loko en la vicordo de ofteco de lingvoekzamenoj estas Esperanto. Dume, la lernado de la germana lingvo malkreskas, la lernado de la franca, hispana, latina, malnovgreka, itala, rusa lingvoj komencas ĉesi.
Leave a CommentInter la 14-a kaj 21-a de aŭgusto – ĉi-jare paralele kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – kongresis Sennacieca Asocio Tutmonda en Bratislavo, Slovakia. Partoprenis pli ol 140 personoj el 19 landoj.
Leave a Comment