Press "Enter" to skip to content

Eĉ se la EU principe oficialigis Esperanton, ĉu ĝi estus realisme enkondukebla

La sinteno de lernantoj

En Hungario 70-80 % de la ŝtataj lingvoekzamenoj okazas pri la angla lingvo, sed estas interese, ke nuntempe en 2004 sur la dua loko en la vicordo de ofteco de lingvoekzamenoj estas Esperanto. Dume, la lernado de la germana lingvo malkreskas, la lernado de la franca, hispana, latina, malnovgreka, itala, rusa lingvoj komencas ĉesi.

Multaj gejunuloj lernas Esperanton por akiri atestilon pri lingvoekzameno, ĉar ili vidas, ke oni povas ellerni Esperanton dum 10-20 % de la tempo bezonata por lernado de la angla lingvo. Poste ili lernas la anglan, ĉar oni postulas de ili la anglan lingvoscion. Ili mem diras, ke “Esperanto valoras nenion por konstrui karieron, sed ja jam valoras por ekzamenaj poentoj”. Se tio daŭrus kaj sekve oni iompostiome progresas al kritika maso da uzantoj, Esperanto ekvalorus ankaŭ por karieroj.

La kvanto da instruistoj

Ankoraŭ ne estas tiom da Esperanto-lingvoinstruistoj, sed la lingvoinstruistoj de la ne-anglaj lingvoj laŭgrade fariĝas senlaboruloj, kaj ili dum 6 monatoj povus ellerni Esperanton sur tia grado, ke ili povus ĝin instrui.

—–
Transprenite el www.lingvo.org

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *