La programo por la junularo estis bunta: okazis ekskursoj …, koncertoj (de Miĥail Povorin, loka roka bando…), diskotekoj, instruado de litovaj naciaj popol-dancoj, manlaboroj (farado de origami, de flugdrakoj…), spektado de E-subtekstitaj filmoj (Animatrico, Horoj…), prelego pri E@I (jes, ankaŭ je la 24:00 hora eblas prelegi – kaj eĉ ne dormigi ĉiujn ĉeestantojn)…
Leave a CommentSKEJ - Slovenská esperantská mládež Posts
Mi devas diri ke mi revenis de la kongreso kun renoviĝinta entuziasmo por agi por kaj per Esperanto…
Leave a CommentBon-etoson kunhelpis krei ankaŭ bone elektita lingvo. Esperanto igis ne nur egalecan internacian medion, sed per sia simpleco foriris diferencoj inter komencantoj kaj progresintoj. Ĉu iam estos sama lingva demokratio memkomprenebla ĉe ĉiuj (ne nur esperantaj) internaciaj aranĝoj?
Leave a CommentLa kurso estos gvidata de spertaj instruistoj, kiuj uzos la tiel nomatan “rektan metodon”. Tio signifas, ke ekde la unua tago oni parolos nur Esperanton. Tio garantias, ke vi atingos bonegajn rezultojn post tre mallonga tempo. Vi havos kontakton kun viva lingvo. Danke al tio vi rapidege memoros novajn vortojn kaj gramatikajn regulojn.
Leave a Comment